Esther Schweins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esther Schweins, 2012
Esther Schweins (2012)

Esther SCHWEINS [ester ŝvajns] (naskiĝis la 18-an de aprilo, 1970 en Oberhausen, Nord-Rejno-Vestfalio) estas germana aktorino.

Ŝi lernis la aktoradon en Karlsruhe kaj Bochum kaj komencis karieron en teatro kaj kabaredo. Popularecon ŝi en la jaro 1992 akiris per la satira televidserio RTL Samstag Nacht. Post la fino de tiu ĉi elsendo en 1998 ŝi daŭrigis sian sukcesan filmkarieron.

Listo de filmoj

  • Das Superweib (1996)
  • Rosenkavalier (1997)
  • Null Risiko und reich (1997)
  • Drei Tage Angst (1998)
  • Shrek (2001, voĉa rolo en la germanlingva versio de la filmo)
  • Wann ist ein Mann ein Mann? (2002)
  • Auch Engel wollen nur das Eine (2002)

Premioj gajnitaj