Esto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esto (greke: το ον ) estas io, transcenda, populara, rilatanta al ĉio kaj al individualo. Ĝi estas la plej fundamenta nocio de filozofio klasika. Ĝia ekzisto determinigas ĉion, individualon kaj nenion. Esto estas la plej malgranda konstruanta aĵo de universo kaj same ĝi estas universo. Sciencoj pri esto estas ontologio kaj metafiziko. Difiniado de esto estis diversa dum la historio. Ĝi estis ĉeestigata eĉ kun pensado en racionalismo ("la pensado kaj esto estas la samaĵo"- Parmenido, "Cogito ergo sum"- Kartezio). Nihilistoj parolis ke esto ne estas ("Nenio ekzistas kaj nenio estas konebla"- Gorgio), reistoj, ke ne ekzistas estoj abstraktaj (cinikismo, Tadeusz Kotarbiński), materialismo konvinkigis ke esto estas materia kaj spiritualismo ke ĝi estas spirita. Ĝis la Martin Heidegger filozofio esploris eston. Li atestis ke ĝi estas eraro ĉar esto ne estas certa. Laŭ li estado estas certa kaj esplorado estadon (ontologio fundamenta) estos vera konvinko pri la ekzisto.