Estonteco de la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hipoteza ilustraĵo de la Tero post kiam la suno eniris sian fazon de ruĝa giganto, post ĉirkaŭ sep bilionoj da jaroj.[1]

La estonteco de la Tero dependas de multaj faktoroj, inkluzive de la kreskanta heleco de la suno, perdo de hejta energio de la tera kerno, perturboj fare de aliaj korpoj en la sunsistemo kaj la biokemio ĉe la surfaco de la Tero.

La teorio de Milankoviĉ antaŭvidas, ke la planedo suferos glaciajn periodojn pro orbita ekscentriĝo, aksa dekliniĝo kaj precesio de la tera orbito. Laŭ la cikloj de Wilson, platotektoniko verŝajne kreos kontinentegon post kelkaj 250 ĝis 350 milionoj da jaroj. Iam en la venontaj 1,5 ĝis 4,5 bilionoj da jaroj la aksa dekliniĝo de la Tero povus suferi kaosajn variojn kun ŝanĝoj de la aksa dekliniĝo ĝis 90°.

Post unu aŭ du bilionoj da jaroj la daŭra kreskado de suna radiado kaŭzita de la pligrandiĝo de heliumo en la suna kerno, malaperigos la oceanojn kaj ĉesigos la kontinentan drivon. Post aliaj du aŭ tri bilionoj da jaroj la tersurfaca temperaturo kaŭzos forcejan efikon.

Tiam ĉia, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉia, vivo malaperintos de la tera surfaco. La plej verŝajna fina destino de la planedo estas ĝia absorbo fare de la suno post entute ĉirkaŭ 7,5 bilionoj da jaroj, post kiam la stelo atingos sian fazon de ruĝa giganto kaj ekspandiĝos trans la orbito de la planedo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sackmann, I.-Juliana; Boothroyd, Arnold I.; Kraemer, Kathleen E. (1993). "Our Sun. III. Present and Future", gazeto : Astrophysical Journal, volumo : 418, paĝoj : 457–468. COI:10.1086/173407

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]