Estonto (klubo Linco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la urba statuo pri Esperanto en 2007

La Esperantoverein Estonto (Esperantoklubo Estonto) estas Aŭstra Esperantoklubo en la urbo Linco (Linz).

Havante la celon de la disvastigo de Esperanto en Supra Aŭstrio, la klubo estis fondita en 1946 en Linco kaj ankoraŭ regule, semajne renkontiĝis en 2011. Al la klubaj ofertoj en kunvenejo proksime de la urba ĉefstacidomo aldoniĝas regulaj lingvokursoj de Esperanto kaj biblioteko de pli ol 1000 libroj.

El la historio de la klubo inter alie menciindas la trifoja okazigo de la SAT-kongreso en la urbo, en 1955, 1983 kaj 1990, la inaŭguro de la strato "Zamenhofstraße" (Zamenhof-strato) proksime la aŭtostrato elveturejo "Linz-Vöest" de aŭtostrato A7 en 1958, kaj (pro intertempa detruo eĉ du-foja) inaŭguro de statuo pri Esperanto antaŭ la ĉefstacidomo en 1965 kaj 2006.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo