Estopa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estopa koncerte

Estopa estas duo hispana de muziko kreita en 1999, formata de la fratoj David Muñoz kaj José Manuel Muñoz. La grupo estas indiĝena de Cornellá de Llobregat (kvartalo de San Ildefonso), Provinco de Barcelona, sed ties membroj devenas el Zarza Capilla, Provinco de Badajoz.

Per sia unua disko ili sukcesis vendi pli da 1.000.000 de kopioj, kaj famiĝi kaj en Hispanio kaj en landoj de Latinameriko kiaj Meksikio, Ĉilio, Kubo, Argentino kaj Venezuelo. Postaj sep albumoj plu famigis ilin kaj nacie kaj internacie.

Diskaro

Ili vendis ĉirkaŭ 4.300.000 kopiojn totale.

  • 1999: "Estopa" – 1.400.000 venditaj kopioj.
  • 2001: "Destrangis" – 800.000 venditaj kopioj.
  • 2002: "Más Destrangis" – 200.000 venditaj kopioj.
  • 2004: "¿La calle es tuya?" (Ĉu la strato estas via?) – 700.000 venditaj kopioj.
  • 2005: "Voces de ultrarumba" – 600.000 venditaj kopioj.
  • 2008: "Allenrok" – 400.000 venditaj kopioj.
  • 2009: "Estopa X Anniversarivm" – 200.000 venditaj kopioj.