Estraro de UEA 2013-2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La estraro de UEA dum la solena fermo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015

En la Estraro de UEA dum la oficperiodo 2013–2016 oficis jenaj personoj, elektitaj la 20-an de julio 2013 de la Komitato de UEA en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko[1]:

  • Mark Fettes (prezidanto) – gvidis la subteamon "Mastruma Evoluo": Strategia laborplano, financo, Centra Oficejo, kongresa politiko, TEJO, CED, uea.org;
  • Stefan MacGill (vicprezidanto) – gvidis la subteamon "Movada Evoluo": Kapabliga agado (ILEI, edukado.net, aktivula trejnado), Komisionoj pri Oceanio kaj Afriko;
  • Martin Schäffer (ĝenerala sekretario) – Komitato, komunika politiko, Delegita Reto, financo kaj administrado (kunlabore kun Fettes);
  • Stefano Keller (demisiis la 22-an de aprilo 2016[2]) – gvidis la subteamon "Monda Evoluo": Konsciigo: Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), Ĝemelaj urboj;
  • Lee Jung-kee – Kapabligo (kunlabore kun MacGill), Novaj landaj asocioj, Komisiono pri Azia Esperanto-movado, E-Centroj;
  • Barbara Pietrzak – Kultura evoluigo (i.a. Akademioj Lingva kaj Literatura, Belartaj Konkursoj), Komisionoj pri Eŭropo kaj Mezoriento/Nord-Afriko;
  • José Antonio Vergara – subteamo "Konsciigo": Tutmonda Inform-Reto (TIR); Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro (TEC), IKU; TEJO kaj CED (kunlabore kun Fettes).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Respondecoj de la novaj UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 510, 2013-07-26.
  2. Demisio de Keller neatendita por Fettes – Libera Folio, 2016-04-28 (arkivigita).