Estu heroo!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La poŝtmarko Будь героем! ("Estu heroo!")

Estu heroo! (ruse Будь героем!) estas la komunuza nomo de rara poŝtmarko, eldonita en Sovetunio en aŭgusto 1941. La marko estas la unua, dediĉita al la milito de Sovetunio kontraŭ la hitlera alianco (1941-1945). La markon desegnis Ivan Dubasov, konata kiel aŭtoro de aspekto de sovetiaj banknotoj, ordenoj kaj poŝtmarkoj.

Sur la marko estas desegnaĵo, en kiu patrino de ruĝarmeano adiaŭas sian filon, forirantan al la fronto. La poŝtmarko parte reporoduktas la pli frue eldonitan fotopropagandilon kun la sama frapfrazo kaj simila bildo (fotisto Viktor Koreckij).

La poŝtmarko iĝis rara rezulte de tio, ke plejparto de la eldonita stoko pereis post bombado de Moskvo. En 1987 ĝi estis listigita inter la poŝtmarkoj, kiujn ne eblas elporti kaj transsendi el Sovetunio.