Estuaro de Ajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estuaro proksime de la vilaĝo Convento, en la municipo Bareyo.

La estuaro de Ajo [Aĥo] (hispane, Ría de Ajo, alinome de Castellanosde la Venera) estas estuaro en la vilaĝo Ajo, en Kantabrio. Ĝi estas la fluejo de la rivero Campiazo en la Kantabran Maron. Ĝi situas inter la municipoj Bareyo kaj Arnuero. Ties areo estas 101.9 hektaroj kaj la marborda perimetro estas 13.1 kilometroj. Proksimume 84% el la areo estas kovrita de maro dum fluso.

Ĝi estas mallarĝa estuaro kun vegetaĵoj tipaj de marĉo, kiuj koncentriĝas en la intertajdaj altebenoj de la ena parto. La reliefo estas plej kruta kaj sen vegetaĵoj en la limoj de la estuaro. La grundo plejparte konsistas el sablo (en la plej ekstera parto) kaj ŝlimo (en la due plej ekstera parto).

Bigliografio[redakti | redakti fonton]

  • Directiva Marco del Agua Cantabria: Evaluación del estado de las masas de agua transición (estuarios) de Cantabria . Tomo I. Caracterización de las masas de agua de los estuarios; anejo 1: Fichas descriptivas de los estuarios.