Eszter Csákányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Csákányi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1953 (1953-06-10) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Csákányi
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Eszter CSÁKÁNYI [ester ĉAkAnji], hungare Csákányi Eszter, Esperante Ester Csákányi estas hungara aktorino. Ŝia patro estis elstara aktoro László Csákányi.

Eszter Csákányi naskiĝis la 10-an de junio 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Csákányi devenis el juda familio. Kiel infanino, ŝi komencis sian aktoran karieron en 1963. Baldaŭe ŝi frekventis aktoran lernejon de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1973 ŝi aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 19922002 al Teatro Katona József. Ŝi neniam edziniĝis. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 25 kinejaj filmoj inter 1974-2008
  • 15 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) ekde 1980, ekzemple Kisváros (Urbeto), 2000
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Imre Kálmán: A csárdáskirálynő (Reĝino de la ĉardaŝo) - Stázi; Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla

Fontoj[redakti | redakti fonton]