Eszteregnye

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eszteregnye [esteregnje] estas malgranda banloko kaj vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.

Bazaj informoj

Situo

Eszteregnye situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo, ĉefvojo estas proksime. Nagykanizsa troviĝas 10, Letenye 16, Zalakaros 25 km-ojn. Setlejo Obornak apartenas al la municipo.

Historio

La unua mencio devenis el 1390 en formo "villa Esztregnye". En 1955 en Obornak dum naftoesplorado elŝprucis termala akvo 95 °C-a, havanta precipe jodon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo.

Vidindaĵoj