Eta domo de la Dia Providenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eta domo de la Dia Providenco-konstruaĵo en Torino.

Eta domo de la Dia Providenco, ankaŭ konata kiel Cottolengo (prononcu [Kotolengo]), estas karitata institucio aganta en Torino (Italio), kie estas loĝataj kaj flegataj plurmiloj da fizikaj kaj mensaj handikapuloj, mizeruloj, eksterlandanoj, toksiĝemuloj, senhejmuloj ankoraŭ ne sufiĉe protektataj de la publika asistado.

Ekde ĝia naskiĝo (1832), iniciate de sacerdoto Jozefo Benedikto Cottolengo nun kanonizita sanktulo (1786-1842), ĝi estis helpata kaj bonfarita de la kristana popolo, kaj ne nur, kaj filie aŭ imite rekreiĝis diversloke kaj diverslande kaj diverskontinente. Ĉe ĝia origina staras komuna sperto: pastro Cottolengo estis elvokata asisti mortantan virinon: tiu ĉi, graveda kaj trafita de kancero, kuŝadis refuzita de du malsanulejoj pro evidenta malkuracebla malsano. La pastro havis tuj impulson krei lokon por ĉiuj malakceptitoj de la publikaj strukturoj kaj de antaŭjuĝoj.

Dum sia kreskiĝo kaj multeflanka karitata entrepreno en diversaj kampoj, ĝi disvolviĝis kaj adaptiĝis al novaj sociaj kaj edukaj orientiĝoj kiujn ofte helpis al ekzemplodona aplikado. Kaj nun, ĉie, la principo moviganta estas: “kiel plej eble, la asistado okazu hejme inter familianoj provante integrigi en la socio; eksterhejme nur kiam alia solvo ne eblas”.

Ĝia intensa, kaj kapilara, per kunlaborantoj kaj estimantoj, agado sente kaj koncepte tuŝis la publikajn instancojn kaj registarojn por ke la asistado al ĉiuspecaj handikapuloj estu unuaranga tasko de la ŝtato.

La moto ĉion konformiganta estas: Caritas Christi urget nos (2Kor 5,14) = Ĉar la amo de Kristo nin devigas!

Nun Cottolengo estas engaĝita liberigi el novaj sociaj kaj individuaj homaj malfeliĉaĵoj. Nun (2009) en la mondo la kotolengaj strukturoj estas 35 (ekzemple, en Florido, Kenio, Tanzanio, Indiaj Keralao, Kantatako kaj Tamil Nadu); en Torino, Borgo (Kvartalo) Dora, en avangardaj flegejoj, estas asistataj 1700 malbonŝanculoj per 1200 volontuloj.