Eta petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eta petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma microsoma
(Coues, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eta petrelo (Halocyptena microsomaOceanodroma microsoma) estas malgranda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Ĝi estas nur 13–15 cm longa, kun enverguro de 32 cm. Ĝi estas la plej malgranda membro de la ordo Procelarioformaj, kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie microsoma estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive malgranda (mikros) kaj korpo (soma). Tiu specio estas la ununura membro de la genro Halocyptena kvankam ĝi estas foje inkludata en la genro Oceanodroma.

Tiu nearkta specio reproduktiĝas sur insuloj ĉe Kalifornia Duoninsulo kaj ĉe Kalifornia Golfo de Meksiko en rokfendoj aŭ malgrandaj nestotruoj en milda tero kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruoj. Ĝi estas kolonia nestumanto.

La Eta petrelo pasas for de la reprodukta sezono la reston de la jaro ĉemare, atingante tiom suden kiom ĝis la tropika Pacifiko de Sudameriko. Ili ofte povas esti bone vidataj ĉe la marbordo de suda Kalifornio fine de somero kaj aŭtune.

Ili ĉefe manĝas planktonajn krustulojn, kun prefero por larvoj de palinuroj. Ili manĝas simile al aliaj ŝtormopetreloj, plukante manĝerojn el la akvosurfaco dumfluge.

La Eta petrelo suferas perdojn en kelkaj el la reproduktejaj insuloj, ĉefe pro katoj kaj ratoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]