Etanolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etanolo

speco de kemia ento
grasa alkoholo • alkanolo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Etanolo
Kemia formulo

C₂H₆O

CAS-numero-kodo 64-17-5
RTECS-numero

KQ6300000

PubChem-kodo 702
ChemSpider-kodo

682

SMILES
Konciza priskribo senkolora likvaĵo
Karakterizaĵoj
Denseco

0.789 g/cm3

Frostopunkto

−114.3 °C, 159 K, -174 °F

Bolpunkto

78.4 °C, 352 K, 173 °F

Solvebleco Plene miksebla
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R: Ŝablono:R11 Ŝablono:R20 Ŝablono:R21 Ŝablono:R22 Ŝablono:R36
S: Ŝablono:S2 Ŝablono:S7 Ŝablono:S16
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Etanolo (etilalkoholo, spirito, aŭ vinalkoholo) estas senkolora likvo (CH3CH2OH) kun tre karakteriza odoro. Ĝi estas saturita, unuvalora alkoholo. Denso 0,8 g/cm³, bolpunkto 78 ºC. Ĝi solviĝas en akvo en ĉiu proporcio dum varmiĝo kaj kuntiriĝo (je denso). Ekz 54 ml da etanolo kaj 50 ml da akvo donas 100 ml da miksaĵo. Oni kalkulas la akvoenhavon per denso-mezurado.

La absolutan (100%) alkoholon oni produktas per kemia eltiro de akvo (per kalko, baria oksido), en la industrio per benzolo (t.n. azeotropa destilado). Oni povas produkti ĝin el etileno, acetileno (sinteza etanolo).

Ĝi estas grandkvante uzata en la industrio kiel solvilo, bazmaterialo por alkoholaĵoj, parfumoj, motorpelaĵo.

La plej malnova metodo por produkti etanolon estas la fermentigo. Por havi pli koncentritan likvon, oni ofte uzas distiladon.

Ankaŭ vidu

Por la historio de distilado de etanolo, vidu la artikolon Alkoholo.


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda