Etel Csigaházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Etel Csigaházy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1854 (1854-11-04)
en Peŝto
Morto 23-an de februaro 1936 (1936-02-23) (81-jaraĝa)
en Arad
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

CSIGAHÁZY Etel [ĉigaha:zi] estis hungara aktorino naskita en Pest la 4-an de novembro 1854 kaj mortinta en Arad la 23-an de februaro 1936.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1874 ŝi ludis en Pécs, poste 1875 en Győr ĉe János Follinus. En 1884 ŝi troviĝis en Kassa; ekde 1885 ĝis 1891 ŝi aperis en trupo de Gerő Aradi en Szeged kaj Arad. Ŝi finis sian karieron en 1915 en tiu de la lasta urbo.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Cheristane (Raimund: Tékozló);
  • Henriette (D`Ennery–Cormon: A két árva);
  • Juvenelné (Wolff: A titok);
  • Augusta (Sudermann: Otthon).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon