Etelka Lukáts Băiași

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LUKÁTS BĂIAȘI Etelka [luka'ĉ bejaŝj] estas rumanuja hungara grafikistino naskiĝinta la 18-an de oktobro 1936 en Covasna.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lukáts Băiași studis en la jaroj 1953–59 en Belarta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto. Ŝi vivis en Petroșani, en Constanța, poste en Bukareŝto.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1963: grafikpremio de belarta ligo de Rumanio;
  • 1968: grafikpremio de Junulara Bienalo de Parizo; Europa-Haus, Vieno, 3-a premio;
  • 1978: grandpremio de la internacia ksilografaĵekspozicio de Banská Bystrica;
  • 1981: Kunstpreis Landesbank Stuttgart, 1-a premio;
  • 1984: grafikbienalo de Banská Bystrica, honorpremio;
  • 1989: Art Dialogue, franca fonduspremio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.