Eterna movilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eterna movilo de Villard de Honnecourt (ĉirkaŭ la jaro 1230)

Eterna movilo (latine perpetuum mobile) estas hipotetika maŝino, kiu bezonas por sia funkciado nenian eksteran fonton. Ĝenerale oni supozas, ke tia ĉi maŝino ne povas ekzisti, ĉar tio estas en disharmonio kun fizikaj leĝoj. Tia ĉi maŝino nome estus en disharmonio kun unua termodinamika leĝo aŭ kun dua termodinamika leĝo.

Realigo de la eterna movilo estas laŭ nuntempa ekkono de la stato de universo eliminita. Ĝi signifus dubigon de bazaj fizikaj leĝoj, kiuj estas verkontrolitaj kaj de sciencaj eksperimentoj kaj per de kelke da jarcentoj de teknika praktiko.