Senmorteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eterna vivo)
Saltu al: navigado, serĉo

Senmortecoeterna vivo estas filozofia, religia kaj scienca koncepto, laŭ kiu estulo (ĉkaze hoam) kapablus ekzistadi korpe aŭ mense dum senfina tempo. Ĉar senmorteco estas la kontraŭo kaj neado de morto, ĝi ĉiam fascinis homojn de la komenco de historio. La eposo pri Gilgameŝ, kiu datiĝas de la 22-a jarcento a.K., estas unuvorte klopodado de heroo al senmorteco. Kaj ankaŭ la saĝuloj de la Biblio imagis ke origine la homo estis kreita senmorta kaj nur propeko li ĝin perdis (Gn 1-2).

La ebleco kaj formo de senfina homa vivo, sed ankaŭ sendepende se animo ekzistas aŭ ne, estas gravegaj temoj por ĉiuj religioj. [1]

Senmorteco prezentas almenaŭ du precipajn nociojn: senmorteco fizika kaj senmorteco spirita (anima). La fizika senmorteco koncernas tion kion oni vidas velkema, nome la korpo, la spirita koncernas la ekziston postmortan kun korpo aŭ kun korpo. La unua esploras koncepton facilan, la dua ĝin ricevas el kredo aŭ el filozofiaj konkludoj. [2].

Senmorteco laŭ religioj[redakti | redakti fonton]

Per la vorto senmorteco en la relegioj kutime oni pensigas al la postmorta transformiĝo aŭ transiro al alia formo de ekzistado, en kiu la vivo ne estas senfajrigita, eĉ pliintensigita (ĉe kelkaj kulturoj), kaj pli/malpli konservas rilatojn, almenaŭ memorajn, al la pasinta vivo. Fakte, kutime senmorteco estas konceptata, precipe en la etnaj kaj antikvaj religioj, ĉiam en ligo kun la antaŭa vivo kaj antaŭvidas malsaman sorton por la forpasintoj dependantan plejofte el la pasinta morala konduto en la tera vivo sed ankaŭ el sociaj funkcioj aŭ plenumo de religiaj aŭ magiaj ritoj.

La senmorteco de animo (kiu ajn ĝis estas konceptata) estas tiom insista en ĉiuj religioj ke ĝi praktike fariĝas elemento esenca de la homa religieco. Vidu ekzemple religiojn hinduismajn kaj budhismajn varimaniere karakterizitajn de la trasmigrado de la animoj, kaj la religiojn de la antikvaj Mezopotamio de Egiptujo. Preskaŭ ĉiuj tiuj religioj praktikas la riton de la purigado por la forpasinto pere de ofero kaj preĝoj aŭ ankaŭ magiaj ekzercoj.

Senmorteco laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

Adamo kaj Evo kondamnita al morteco. Hans Holbein the Younger, Makabra danco, 16-a jarcento

Malgraŭ, laŭ la per mita rakonto, la origina falo per kiu perdis kaj perdigis senmortecon, la homo konservas intensan rilaton kun Dio kaj Dio sin montras interesita pri la sorto de la homo kaj la tuta Biblio vidas en tiu rilato la vivigon de la homo.

Sed la Biblio neniam eksplicite parolas pri senmorteco de la animo, kvankam implicite tio travideblas el la koncepto de Ŝeolo, hebrea vorto svage signifanta staton kaj lokon. Foje la vorto ŝajnas indentiĝi kun “tombo”, sed la psalmisto diras ke se mem iras en ŝeolon eĉ tie li trovas Dion Do estas loko aŭ stato). Kaj la Septuaginto, kiu uzas 73 fojojn la Hadeso (Ἅδης, aŭ Ἅιδης), ĉi tiun uzas 60 fojojn por traduki “Ŝeol”. Oni scias tial ke la vorto Hadeso pensigas al precizan lokon kie loĝas, laŭ la greka kaj helenisma mondo, la animoj de la mortintoj.

Se en la hebrea (kaj, laŭ kristanij, Malnova testamento) Biblio neniam estas priparolate eksplicite pri senmorteco de la animo kaj, male, en Kohelet [3]) kaj en psalmaro [4] estas priskribita la morto kiel sorto de la homo sen iu ajn aludo al la transvivo, veras ankaŭ ke la hebrea monoteismo enkondukis hororon por la adorado de animoj, kion hebreoj sciis kaj spertis en Egiptujo. Ĉu tio timo silentigis kaj lasis implicita bazan religian konvinkon? Tion opinias iuj famaj bibliistoj.

Nunaj Encikopedioj kiel la itala Treccani kaj la Brita encikopedio, kiu notas: (1971, vol. 11, p. 276): “Ŝeolo situis subtere... la kondiĉoj de la mortintoj estis nek sufera nek plezura. Nek al la ŝeolo estis asociita ideo pri premio kaj puno, nek okazis distingon inter bonuloj kaj malbonuloj... kaj izraelidoj kaj neizraelidoj”.

La sama vorto “hadeso” por ŝeolo estas uzata ankaŭ en Agoj de la Apostoloj por paroli pri la kondiĉo de Kristo, el kiu li estis resurektigita (2,27).

Laŭ ĵusa kroma interpreto de hebrea biblia koncepto tiurilate, “la homa estulo, pro sia naturo, havas rilaton kun Dio. Tia rilato kun Dio tute rekte kapablas superi la morton. La Malnova Testamento ne konas la grekan doktrinon pri senmorteco. En la saĝulaj libroj ni trovas la kredon laŭ kiu la animo de la justulo estas en la manoj de Dio ankaŭ transe de la morto. Facile, do, la Malnova Testamento albordiĝas al la simila koncepto de grekuloj pri la senmorteco de la homa estulo, kiu tamen ne kuŝas en ties naturo, sed en la fideleco de Dio.” (Anselm Grün e Wunibal Müller, Che cosìè l'anima?, Queriniana, 2008, ISBN 978-88-399-2871-9 (Traduko al la itala).

La problemo de la intera stato de la animoj[redakti | redakti fonton]

La problemo de la “intera stato” inter la morto kaj la fina resurekto, puŝis kristanismon al la esploro pri la Sanktaj Skriboj por pliprofundigi sian Eskatologion. Laŭ tiu, la posttmorta homo daŭrigas ekzisti, ankaŭ se temas pri kondiĉo de nekompleteco, kaj sin trovas jam en situacio de ĝojo aŭ malĝojo; tiu vivo sentas bezonon de integriĝo kun la korpo en la fina resurekto, kun la sekva feliĉiĝo kaj malfeliĉiĝo. Tiu estas la pli konfesata kredo. Sed aliaj kristanaj fluoj preferas pensi ke la Biblio instruas la neniigon de la konscio per la morto de la korpo: la animo ĉesas vivi en la atendo de la resurekto.

Modernaj teologoj liveras kromajn eksplikojn pri la “intera stato”: Laŭ Oscar Cullmann temas pri periodo de dormo, en kiu la dormantoj konscie atendas la finan resurekton (Psikopanikismo = Beatiga vizio prokrastita); laŭ Karl Rahner la animo dekorpigita spertas periodon de kreskiĝo kaj sin pretigas al la komunio kun la tuta kosmo kiu okazos kiam ĝi rekuniĝos kun la korpo; laŭ Ladilaus Boros la resurekto de la korpo okazas en la sama momento de la morto, sed ĝi kompletiĝos kun la alveno de la Nova mondo, kapabla gastigi korpon resurektigitan.

En Islamo la supervivo, nome la persona senmorteco estas kredvero se ĝi koncernas la postresurekto, sed rilate la “interan tempon” antaŭ la dia juĝo la opinioj multas: ĉiukaze oni asertas ke la mortinto estas submetita al pridemandado jam en la tombo.

Ĉu la racio, sendepende de religio, kion kapablas diri pri senmorteco?

Filozofio kaj senmorteco[redakti | redakti fonton]

Filozofoj kaj teologoj distingas senmorteco el eterneco, kiu enhavas ankaŭ la la tempon antaŭantan la almondiĝon de ĉiu homa estulo. Kaj ankaŭ konsiderigas ke etereneco ne estas tempo ĉiam daŭranta sed tuta senekspansia en la tempo[5], kiu, almenaŭ laŭ kristanismo, estas siavice kreaĵo.

Diversal estas la argumentoj elpensitaj de filozofoj. Citendus almenaŭ unu, tiu platoniĝantan: la animo-menso havas la samajn kavalitojn de la principoj de ĝi pensitaj, ekzemple la principo ke la tuto estas pli granda ol sia ero valoras antaŭtempa posttempa ĉiuloke ĉiukondiĉe: la menso-animo devas daŭri tiom kiom daŭras la principo. Do ĝi estas senmorta.

Ĉu eblas senmoteco de la unuopa homa estulo jam en ĉi tiu tero? Oni ellebaboris teoriojn esperigajn.

Medicina scienco kaj senmorteco en ĉi tiu mondo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ ĝenerala skeptikismo, iuj scienculoj opinias ke eblas bremsi senlime la maljuniĝon de la psiko-korpo de la homo kaj sekvi kaj favori al la evoluo de la homa specio per scienco esploroj kaj aplikadoj. Kutime oni citas la projekton “SENS” de Aubrey de Grey.

Funde temas pri la antikva sonĝo de la alkemio.

Joseph Wright el Derby, Alkemiisto serĉanta la "filozofian ŝtonon", 1771

Biliografio[redakti | redakti fonton]

Abunda literaturo rilate tiun temon troviĝas ĉe [1] kaj ĉe [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu senmorteco povas esti celo de la scienco? Oni ĝis tiam ne certe scias, ĉu morteco estas science atingebla celo aŭ ne. Kelkaj filozofoj aŭ sciencistoj, ekzemple Aubrey de Grey kaj Ray Kurzweil, ja opinias, ke senmorteco ekeblos en la venontaj jardekoj
  2. Ekzemple, laŭ kristanismo, la senmorteco, post la resurekto, kuntrenas ankaŭ la realan korpon kvankam esence renovigitan al nova stato
  3. ekzemple en la ĉapitro 9, 5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. 7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
  4. (Ekzemple 18,4-5; 49 7-10, 14, 15 ; 89.48; 88 2-6)
  5. Interminabilis vitae tota simul et perfecta possessio (“Sensinsekva kaj perfekta posedo de la senfina vivo”.Boecio en De Consol. Phil., V, vi)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]