Etero (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Etero (el gr. Αίθήρ kun la signifo briloprilumo, derivita el αἵθω, bruligi), estis unu el la bazaj dioj, kiu personigis la supran ĉielon, kie la lumo estas pli hela. Ĝi estis la plej supera tavolo de la kosmo, inter Urano (la Ĉielo) kaj Aero. Li estis la luma kaj pura atmosfero kion spiris dioj, dum Aero (ἀήρ) estis la malhela gaso spirata de homoj.

Li estis la maskla paro de Hemera, la ina reprezento de la Tago. Ambaŭ Etero kaj Hemera estis gefiloj de Nikso (Nokto) kaj Erebo (Mallumo), aŭ nur de Erebo. Laŭ Higinio, Etero kaj Hemera estis gepatroj de Geo (Tero), Urano (Ĉielo) kaj Pontoso (Maro). Krome, Aristofano asertis ke Etero mem naskis la nefelojn, la nimfoj de nuboj. Alia ido de Etero kaj Hemera estis Talasa, kaj kun Geo, Etero estis patro de kelkaj malbonaj spiritoj: Pigreco, Trompo, Incesto, Malĝojo kaj Venĝo.

Aliaj verkistoj asertis ke Etero spruĉis el Ĥaoso, kaj la orfea tradicio diris ke li estas filo de Ĥrono kaj Ananko.

Li estis la animo de la mondo, kaj ĉiuj vivaĵoj devenis el li. Nikso disŝutis la mallumajn nebulojn de Erebo surĉiele, kaj kaŝis la lumon de Etero. Tiel ŝi kreis la nokton. Kontraŭe, Hemera dispelis ĝin kaj tiel ebligis la tagon. La antikvaj helenoj opiniis ke tago kaj nokto ne rilatis kun Suno, sed kun la hela supra lumo de Etero.

Kiel supera tavolo de la ĉielo, Etero estis konata ankaŭ ĉar Zeŭso uzis ĝin kiel defenda bariero de la mondo kontraŭ la Tartaro.