Ethel Lilian Voynich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korko, Irlando
Ethel Lilian Voynich
brita-irlanda romanisto kaj muzikisto
brita-irlanda romanisto kaj muzikisto
Persona informo
Naskonomo Ethel Lilian Boole
Naskiĝo 11-an de majo 1864
en Cork, Irlando
Morto 28-an de julio 1960
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Lingvoj angla
Loĝloko LondonoBerlinoSankt-PeterburgoNovjorko • Novoĵivotinnoje
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro George Boole
Patrino Mary Everest Boole
Frat(in)oj Alicia Boole Stott • Lucy Everest Boole • Mary Boole Hinton • Margaret Boole Taylor
Edz(in)o Michał Wojnicz
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • aktivulo • komponisto • prozisto • tradukisto • sufrageto
Verkoj Ojstro
vdr

Etelo Liliano VOJNIĈ (angle Ethel Lilian Voynich) naskiĝis la 11-an de majo 1864 en Cork, Irlando, mortis la 28-an de julio 1960 en Novjorko, Usono estis verkistino kaj muzikistino.

Ŝi naskiĝis en familio de granda angla matematikisto George Boole. Sian patron la bebo reale ne konis, ĉar li forpasis baldaŭ post ŝia naskiĝo.

patro George Boole
Everest

Ŝia patrino Mary Everest estis filino de profesoro de la greka lingvo. La familia nomo Everest estas fame konata en la mondo, ĉar same nomiĝas plej alta pintmonto situanta en Himalajo. Ĝin oni tiel nomis honore al ŝia onklo George Everest, Sir.

La patrino en mizero edukis siajn kvin filinojn, tial kiam la plej juna Etelo atingis okjaran aĝon, ŝi alveturigis la etulinon al frato de ŝia edzo laborinta kiel intendanto de minejo. Li estis tre religia kaj severa homo.

En 1882 Etelo ricevis etan heredon kaj samtempe diplomiĝis en Berlina Konservatorio kiel pianistino. En Berlino Germanio ŝi ankaŭ vizitis lekciojn de slavistoj en la urba universitato.

Veninte Londonon ŝi ĉeestis kunvenojn de politikaj enmigrintoj, inter kiuj estis rusa verkisto Sergej Kravĉinskij (Serge Krawchinsky), kiu subskribis siajn verkojn kiel Stepnjak. Li iĝis ŝia intima amiko, kiu multe rakontis al ŝi pri sia patrujo - Rusio. En ŝi aperis deziro viziti tiun ĉi misteran landon, kiun ŝi efektivigis en 1887.

Ŝi laboris en Rusio kiel guvernistino kaj instruistino de la angla kaj muziko du jarojn.

Somere de 1889 ŝi revenis Londonon, kie multe laboris en kelkaj societoj, ĵurnaloj kaj fonduso, kiujn establis kaj gvidis Kravĉinskij.

edzo Vilfredo Vojniĉ
kovrilo de la unua eldono de romano "Ojstro" en 1897

En 1890 Etelo edziniĝis al Vilfredo Vojniĉ (Wilfred Michail Voynich) pola enmigrinto rifuĝinta en Anglion el Rusio. Iom poste li famiĝis pro trovita antikva manuskripto (Voynich-manuskripto), kiun supozeble verkis monako Roger Bacon en la 13-a jarcento. Ĝiajn hieroglifojn kaj desegnaĵojn ĝis nun oni ne sukcesis deĉifri. Ĝi nun troviĝas en Jela Universitato (Yale University in New Haven, Conn. USA).

En 1896 ŝin ekamis Sidnej Rejli (Sidney Reilly, originala nomo, - Sigmund Rosenblum), kiun oni iufoje nomis "Aso de spionoj" (Ace of Spies). Kune ili duonjaron vojaĝis tra Italio, kie Etelo kromalie komencis kolekti materialojn por sia unua libro. El avantura vivo de Rejli, sugestoj de Kravĉinskij, iuj trajtoj el biografioj de Giuseppe Garibaldi kaj Giuseppe Mazzini ŝi kompilis figuron kaj karakteron de Arturo Berton (Arthur Burton), kiu laŭ ŝia volo havis ankaŭ kromnomon "Ojstro" (The Gadfly). Same kromnomiĝis antikva greka filozofo Sokrato (Socrat). Imagon de la protagonisto ŝajne inspiris al ŝi t.n. "Portreto de la homo" far Franĉiabiĝo (Francesco di Cristofano Bigi, dit Franciabigio), kiun ŝi vidis en pariza muzeo Luvro, kies kopio poste permanente pendis sur muroj de ŝiaj loĝejoj.

En 1897 libro "Ojstro" estis eldonita en Usono kaj Anglio. Sekvontjare aperis ĝia ruslingva traduko en Rusio, kie ĝi havis grandan sukceson. Poste, jam en Sovetunio, ĝi multfoje estis reeldonita en multaj naciaj lingvoj. Eldonkvanto superis dekojn da milionoj ekzempleroj. Trifoje en 1928,1955 kaj en 1980 oni filmis "Ojstron", mondfame konata rusia komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ komponis muzikon por samnoma opero, kelkaj dramaturgoj kaj reĝisoroj prezentis siajn teatraĵojn.

En 1901 ŝi finverkis sian novan romanon "Ĝeko Rejmond" (Jack Raymond). Rimarkinda figuro de la virino okupas ĉefan lokon en ŝia alia verko "Olivo Letem" (Olive Latham), verkita en 1904. Ĝia protagonistino estis parte la aŭtorino mem.

Samtempe Etelo Vojniĉ multe tradukis librojn de rusaj verkistoj: Nikolaj Gogol, Mikaelo Lermontov, Fjodoro Dostojevskij, Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Glebo Uspenskij, Vsevolodo Garŝin k.a.en la anglan.

En 1910 aperis ŝia verko "Interrompita amikeco" (An Interrupted Friendship), kiu en 1926 estis eldonita en Rusio kun titolo "Ojstro en ekzilo".

Ses versojn de granda ukraina (tiam rusia) poeto Taras Ŝevĉenko (Six Lyrics from Ruthenian of Taras Shevchenko) ŝi ankaŭ sukcesis traduki en la anglan lingvon en 1911.

Poste ŝi longatempe nenion verkis kaj tradukis, preferinte muziki.

En 1931, jam en Usono, kien ŝi translokiĝis, estis eldonita ŝia traduko de leteraro de granda pola komponisto Frederiko Ŝopen (Frederic Chopin) el la pola kaj la franca en la anglan.

Printempe de 1945 (ŝi tiam estis okdekunujara) ŝi finverkis sian lastan libron "Demetu ciajn ŝuojn" (Put off Thy Shoes).

Etelo Liliano Vojniĉ forpasis la 28-an de julio 1960. Laŭ ŝia testamento, ŝia korpo estis kremaciita kaj ŝian cindron oni disblovis super la Centra parko de Novjorko.