Ethelbert (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ethelbert
Reĝo de Wessex
Regado 860 ĝis 865
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 835 (0835-11-30)
en Wessex
Morto 30-an de novembro 864 (0864-11-30) (29-jaraĝa)
en Sherborne
Tombo Sherborne Abbey vd
Ŝtataneco Wessex vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Aethelwulf (Wessex) vd
Patrino Osburh vd
Gefratoj Æthelswith • Ethelbald (Wessex)Ethelred (Wessex) • Æthelstan of Kent • Alfredo la Granda vd
Infanoj Adhelm (?) • Ethelward (?) vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ethelbert (n. ĉ.835; m. 866) estis la tria filo de de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj ekregis Wessex en 860, post la morto de sia frato Ethelbald. Li kroniĝis en Kingston-upon-Thames.

Ethelbert unuigis Wessex kaj la aliajn regnojn kiujn Wessex antaŭe konkeris: malkiel siaj antaŭuloj, li ne nomiĝis subregon de Kent. Laŭ la anglosaksa kroniko, dum lia regado la lando ĝuis harmonion kaj pacon, sed fakte la danoj disrabis Northumbria kaj Kent, kaj invadis Wessex, atingante Winchester, Hampshire antaŭ ol esti forpelataj de Wessex.

Ethelbert mortis en 866, kaj entombiĝis en la abatejo de Sherborne, Dorset. Li havis edzinon, pri kiu oni scias nenion, kaj du filojn:

  • Aldhelm, kiu estis mortigata de la danoj dum la regado de Alfredo la Granda
  • Ethelward, kiu estis juna infano en 866, kaj malsukcese pretendis la anglan tronon post la morto de Alfredo la Granda en 899 kaj poste fuĝis al la danoj en la nordo de Anglio, kie li estis mortigata en 900.