Ethelred (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ethelred (n. ĉ.840, m. la 23-an de aprilo 871) estis la kvara filo de de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj ekregis Wessex en 865. Foje oni nomis lin Ethelred la 1-a (Anglio) sed fakte li regis nur la sudan parton de Anglio.

Li sekvis sian fraton Ethelbert kiel reĝo de Wessex kaj Kent. Dum lia regado la danoj pli kaj pli minacis kaj disrabis Wessex. La 4-an de januaro 871 ili venkis Ethelred ĉe Reading: en ambaŭ armeoj multaj mortis. Rapide li rekunigis siajn soldatojn kaj la 8-an de januaro li venkis la danojn ĉe Ashdown, Berkshire. Tamen sekvis du malvenkoj: ĉe Old Basing la 22-an de januaro, kaj ĉe Merton (eble la nuna suburbo de Londono, eble aliloke en suda Anglio) la 23-an de aprilo, kiam Ethelred mortis. Li entombiĝis en Wimborne Minster, Dorset. Lia frato Alfredo la Granda sekvis lin kiel reĝo.

Li havis edzinon, Wulfrida, kaj du filojn:

  • Aethelwald, kiu pretendis la anglan tronon post la morto de Alfredo, kaj regis Northumbria ekde 899 sub la danoj. En 902, subtentata de la danoj, li atakis kaj venkis sian kuzon Eduardon la pli aĝan sed mortis la saman jaron dum posta batalo.
  • Aethelhelm (m. 923) kiu post la morto de Alfredo la Granda omaĝis al Eduardo la pli aĝa kaj verŝajne regis Wiltshire sub Eduardo. Eble li estis la patro de Aelfflaed, la dua edzino de Eduardo.