Etienne Bacrot
El Vikipedio
Etienne BACROT (n. 22-an de januaro 1983 en Pikardio, Francio) estas franca ŝakisto.
Li lernis ŝakon frue kiam li estis 4 jaraĝa. En marto 1997, li akiris la titolon de grandmajstro kiam li aĝis nur 14 jarojn kaj 2 monatojn, igante lin la plej juna grandmajstro en la historio.
En julio 2005, Bacrot apartenis al la 10 plej bonaj ludantoj de la monda ranglisto.
