Vollèges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etiez)
Vollèges
Blazono de Vollèges
Blazono de Vollèges
Blazono de Vollèges
Vollèges
Vollèges
Vollèges
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • Ortschaft
Kantono Valezo
Distrikto Entremont
Koordinatoj  46° 5′ 18″ N 7° 10′ 13″ O / 46.08833 °N, 7.17028 °O / 46.08833; 7.17028 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 18″ N 7° 10′ 13″ O / 46.08833 °N, 7.17028 °O / 46.08833; 7.17028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1678
Areo 17,87 km²
Alteco 843 m super marnivelo
Poŝtkodo 1941
Komunumkodo 6036
Mapo de Vollèges
Mapo de Vollèges
Situa mapo de Vollèges
vdr

Vollèges estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1678 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vollèges situas en la franclingva Suba Valezo sudoriente de Martigny ĉe la enirejo al la Valo de Bagnes, tra kiu fluas la rivero Dranse de Bagnes. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vollèges, Cries, Chemin-Dessus, Etiez, Le Levron, kaj Vens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,87 km², de kiuj 44,5% estas kovritaj de arbaro, 32,6% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vollèges limas en nordo al Saxon, en oriento al Bagnes, en sudo al Sembrancher, en sudokcidento al Bovernier, en okcidento al Martigny, kaj en nordokcidento al Fully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vollèges pasas la kantona ĉefvojo n-ro 205 de Sembrancher al Bagnes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Martigny. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Martigny al Bagnes la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vollèges datiĝas el la jaro 1150 kiel Octiet. En la jaro 1178 aperis la mencio Villezo. En la jaro 1150 la Grafoj de Savojo koncedis parton de siaj rajtoj pri Vollèges al la Abatejo Saint-Maurice. Inter 1333 kaj 1335 en Vollèges estis dokumentita la ekzisto de komunumo. Ĝis la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Vollèges apartenis al la savoja Subvoktejo Entremont, kiu troviĝis sub la regado de la Abatejo Saint-Maurice. Poste ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 sub la regado de la Voktejo Saint-Maurice. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Entremont.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]