Etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La etiko (de la malnovgreka ἠθική (ἐπιστήμη) ēthikē (epistēmē) „la morala (kompreno)“, de ἤθος ēthos „kutima loko; kutimo, moro, tradicio; karaktero“) estas unu el la grandaj partfakoj de la filozofio. La etikon – kaj la de ĝi deduktitajn fakojn (ekz. jur-, ŝtat- kaj socifilozofio) – oni ankaŭ nomas „praktikan filozofion“, ĉar ĝi esploras la homan agon (male al la „Teoria filozofio“, al kiu apartenas la klasikaj fakoj logiko, la sciteorio kaj la Metafiziko).

Kutime oni uzas "etikon" kaj "moralon" kiel sinonimoj tamen etiko estas la scienco pri moralo; alivorte, moralo diras, kion oni faru, etiko esploras, kial.

Iafoje, la Muzo Klio personigas etikon.

Enkonduko

Aristoteles fondis la etikon kiel memstara filozofia fako

Nocio kaj objekto

De la komenco de la filozofio, oni konsideris pri la konduto. Jam Aristotelo, kiu verkis la unuan etikan traktaton ("Etiko al Nikomano"), enkondukis la esprimon "etiko" por filozofia fako kaj volis nomi per tiu la scienca traktado kun kutimoj, moroj kaj tradicioj (etos), je kio tamen jam ekde Sokrato la etiko moviĝis en la centron de la filozofia pensado (Sokrata turno). Fone estis la koncepto jam reprezentita de la Sofistoj, ke estas maladekvate por intelekta vivaĵo kiel homo, se li lasas direkti sian agon nure per konvencioj kaj tradicioj. Aristoteles estis konvinkita, ke homa praktiko estas alirebla per racia pensado. Etiko tiel estis por Aristoteles filozofia fako, kiu havas la tutan amplekson de homa agado kiel objekto, metas tiun ĉi objekton per filozofiaj rimedoj sub normigan prijuĝadon kaj instrukcias praktikan realigon de la tiel akiritaj ekkonitaĵoj.

La ĝeneralan etikon – sekvonte simple nomata etiko – oni nuntempe komprenas kiel filozofian fakon, kies tasko estas starigi kriteriojn por bona kaj malbona agado kaj la taksado de ĝiaj motivoj kaj sekvantaĵoj. Ĝi estas la baza fako en la aplikata etiko, kiu traktadas kiel individua etiko, soci-etiko, pac-etiko kaj en la sferaj etikoj la normigajn problemojn de sia specifa vivosfero.

La etiko kiel filozofia fako baziĝas nur sur la principo de la racio. En tio ĝi diferencas de la klasika memkompreno teologia etiko, kiu konfesas la morajn principojn kiel baziĝantaj en la Dia volo kaj tiel kutime kondiĉigas la kredon je Dia revelacio. Precipe en la 20-a jarcento tamen verkistoj kiel Alfons Auer provis koncipi teologian etikon kiel plejparte aŭtonoma.

Fako Objektosfero Metodo
priskriba etiko fakte vivataj normoj kaj kvalitoj empiria
normiga etiko ĝenerale validaj normoj kaj kvalitoj laŭ elirpunkto (apriora, empiria)
metaetiko la morala/etika parolo analitika
aplikata etiko validaj normoj kaj kvalitoj de la respektiva sfero parte empiria

La celo de la etiko estas ellabori validajn normojn kaj valorojn. Ĝi estas apartigenda de priskriba etiko, kiu ne elparolas moralajn verdiktojn, sed provas priskribi la faktan, ene de socio vivatan moralon per empiriaj rimedoj.

La metaetiko, kiu komence de la 20-a jarcento evoluis kiel memstara fako, reflektas la ĝeneralajn logikajn, semantikajn kaj pragmatajn strukturojn de morala kaj etika parolo kaj prezentas tiel la bazon por la priskriba kaj normiga etiko.

Plej konataj etikistoj kaj iliaj etikaj sistemoj

Ŝablono:LigoLeginda