Etimologia Vortaro de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etimologia vortaro de Esperanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Etimologia Vortaro de Esperanto
Etimologia Vortaro de Esperanto
Etimologia Vortaro de Esperanto
Aŭtoro Ebbe Vilborg
Eldonjaro 1989
Urbo Malmö
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 104 + 114 + 128 + 124 + 196
ISBN 91 85288 17 9
vdr

Etimologia Vortaro de Esperanto (EVE) de la sveda esperantologo Ebbe Vilborg estas la plej ampleksa kaj fidinda etimologia (vort-historia) vortaro de la baza vorto-trezoro de Esperanto. Ĝi eldoniĝis inter 1989 kaj 2001 ĉe Eldona Societo Esperanto en la sveda urbo Malmö en 5 volumoj.

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1992.

Eldon-historio[redakti | redakti fonton]

  • Volumo 1: A-D, 1989. 104p. 24cm.
  • Volumo 2: E-J, 1991. 114p. 24cm.
  • Volumo 3: K-M, 1993. 128p. 24cm.
  • Volumo 4: N-R, 1995. 124p. 24cm.
  • Volumo 5: S-Z, 2001. 196p. 24cm.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

EVE pritraktas ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento de Esperanto aŭ apartenas al la 1-a ĝis 8-a Oficialaj Aldonoj (OA) de la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto; la 9-a OA aperis nur post publikigo de EVE). Ĝiaj precipaj fokuso kaj intereso estas, sur kiu fontolingva bazo Esperanta radiko ekhavis sian specifan formon. Ĝi do penas spuri la vortkreajn pensojn de L.L. Zamenhof. La plua etimologio de vorto en la pasinteco interesas ĝin nur rande.

EVE prezentas etimologie parencajn vortojn de la Esperantaj radikoj en la ĉefaj referenc-lingvoj de Esperanto, nome en franca, germana, pola, rusa kaj angla, krome (okaze) en la itala, hispana, latina kaj malnova greka. Regule ĝi registras la vort-formon en la planlingvoj Ido, Interlingue kaj Interlingua, okaze ankaŭ en Volapuko. Ĝi abunde diskutas ĉiun vorton referencante tre komplete al la pli frua etimologia fakliteraturo de Esperanto.

Krome EVE enhavas apartan ĉapitron pri morfologiaj elementoj kaj afiksoj kaj detalan liston de la diskutata etimologia literaturo.

Fine de volumo 5, Claus Killing-Günkel aparte estas dankata.

Ekzempla vortara artikolo[redakti | redakti fonton]

Jen ekzempla enskribo (mallongigoj malŝlositaj):

"PIPR/O (Fundamenta radiko, Plena vortaro Rusa-Internacia 1889): Latina pip/er -eris; Angla pepper, Franca poivre, Germana Pfeffer, Itala pepe, Pola pieprz, Rusa perec.

La fontlingvoj forte diverĝas; Zamenhof alprenis la Latinan formon (eble pro ĝia internacia botanika uzo: Piper „-arbedo“), tamen kun ellaso de -e- (eble laŭ modelo de samtipaj Latindevenaj vortoj, precipe kadavr/o el Latina cadaver, aŭ inspirite de Pola: laŭ Gregor, Douglas B. 1982 : La Fontoj de Esperanto, 2a eld. Glasgow, paĝo 28; la radiko baziĝas sur Angla kaj Pola). La ellaso donas plurajn avantaĝojn: mallonga radiko, nenia risko por kunfuzo kun pip/er/o, akcento analoga al tiu de la fontlingvoj. Kp. speciale la plurilate analogan spicnomon zingibr/o. ƒ Ido same, Interlingue pipre, Interlingua pipere.

El Greka péperi sama senco, el Sanskrita pippalî sama senco (de necerta origino). - André Cherpillod 1992 : Mil Ekzotaj Vortoj, La aŭtoro, Courgenard, paĝo 87.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vilborg, Ebbe 1986 : Etimologia Vortaro de Esperanto : diverĝa opinio. En: Filologo 1986, n-ro 31-32 (Dec.), paĝo 5
  • 1995 : Terminoteko Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine n-ro 12, paĝoj 47-48
  • Ne ind. 1997 : Etimologia Vortaro de Esperanto. En: Esperanto Aktuell (GEA), n-ro 2-3, paĝo 15
  • Brosch, Cyril 2003 : La Etimologia Vortaro de Vilborg. En: Esperanto Aktuell (GEA), 22-a jaro, n-ro 03, paĝo 20

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]