Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Eritreo, Etiopujo, Ĝibutio kaj Somalujo. Ĝi situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Korno de Afriko laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie. La ekoregiono estas duondezerta zono laŭlonge de aŭ apud Ruĝa Maro kaj Adena Golfo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Duondezerta herbejo kaj arbustaro kovras areon plejparte de marnivelo ĝis altitudo de 800 m landinternen, ekde la marbordo de Ruĝa Maro kaj Adena Golfo laŭlonge de la marbordo de Eritreo, sude tra Etiopujo kaj Ĝibutio kaj mallarĝa strio laŭlonge de la marbordo de Somalujo.

La ekoregiono ampleksas nombron da insuloj kiel Dahlak-Arkipelago, ofŝore de la eritrea haveno de Masaŭo (Massawa), kaj landinterne iujn pli altajn montetojn, kaj sude la solecan Afar-Depresion, kie troviĝas la fantomurbo farita de salo, Dallol. La ekoregiono estas submetita al tertremoj kaj enhavas nombron da aktivaj vulkanoj. La areo estas varmega kaj seka kun malmulte da precipitaĵo, precipe apud la marbordo. Temperaturoj varias de 21 al 30 °C.

La marborda strio en suda Eritreo kaj norda Ĝibutio estis ekskludita kiel la ekoregiono eritrea marborda dezerto, speciale ĉar ĝi estas ejo de vasta migrado de rabobirdoj.

Flauro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro de la regiono bezonas pli da studado, kiu estis malhelpita per longdaŭra politika tumulto en la regiono. La endemia flaŭro inkludas dracenon (Dracaena ombet).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Mamuloj kiuj ĉeestas en la ekoregiono inkludas la lastajn postrestantajn somalajn sovaĝajn azenojn (Equus africanus somalicus) troveblajn en natura medio, en la eritrea Buri-Duoninsulo. Aliaj herbovorulaj bestoj inkludas Dorcatragus megalotis (antilopo), dorkas-gazelon, Nanger soemmerringii (gazelo), ĝirafan gazelon kaj la bejsan rektkornulon (Oryx beisa). La sola strikte endemia mamulo estas Gerbillus acticola (musedoj). Estas nombro de sek-vivejaj reptilioj inkluzive de la endemiaj gekoj Hemidactylus arnoldi kaj Tropiocolotes tripolitanus somalicus. Birdoj inkludas la endemian arĉeran alaŭdon (Heteromirafra archeri).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La areo estas maldense loĝita, plejparte far la afaroj de Eritreo, Etiopujo kaj Ĝibutio kaj la Isaoj pli sude. Vivejoj tamen estis degraditaj, plejparte pro paŝtado de brutaro same kiel hakado de arboj por brulligno kaj senarbarigo por plantado. La nura protektita areo estas la sovaĵ-azena Rezervejo Mil-Serdo en Etiopujo kvankam protekto estas planita por Buri-Duoninsulo kaj Danakil-Depresio en Eritreo. Urbaj areoj en la regiono inkludas la havenojn de Masaŭo (Massawa) en Eritreo, Ĝibuto kaj Berbera en Somalujo. La nura protektita areo estas la sovaĵ-azena Rezervejo Mil-Serdo en Etiopujo kvankam protekto estas planita por Buri-Duoninsulo kaj Danakil-Depresio en Eritreo. Urbaj areoj en la regiono inkludas la havenojn de Masaŭo (Massawa) en Eritreo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Ĉado, Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto Eritreo, Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj Eritreo, Etiopujo, Ĝibutio, Somalujo
AT1310 Kaoko-Dezerto Angolo, Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto Angolo, Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj Jemeno, Saŭda Arabujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]