Etnologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Etnologio aŭ kultura antropologio (greke: ethnos popolo) estas scienco, kiu komparas diversajn popolojn kaj etnojn, iliajn ritojn, morojn, folklorojn. Etnologio esploras strukturon kaj funkcion de sociaj sistemoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde antikvo, homo scivolis pri aliaj kulturoj. En klasika antiko, estis Herodoto, Tacito, Cezaro, kaj aliaj kiuj verkis pri fremdaj popoloj. En Mezepoko, estis en Eŭropo Marko Polo, en Arablingvaj landoj Ibn-Ĥaldun. Dum renesanco, Michel de Montaigne, Montesquieu kaj aliaj teoriis pri kulturo, ofte instigite de raportoj pri Orientaziaj, Afrikaj kaj Amerikaj popoloj. Montaigne povis intervjui brazilajn indiĝenojn, kiuj estis portitaj al Francio kiel kuriozaĵo. Montesquieu povis kontakti al ambasadoroj de Turkio kaj aliaj "orientaj" landoj.

En kolonia periodo, kompreneble, multaj aliaj homoj skribis pri "novaj" popoloj: Hans Staden, Bernal del Castillo, Inca Garcilazo de la VEGA, Cabeza De Vaca kaj aliaj.

En la 19-a jarcento, oni kreis la etnologion, kiu prenis sciencan karakteron kun Karl Marx, Friedrich Engels kaj James Frazer. Alia skolo estis reprezentata de l' usonano Lewis Henry Morgan.

Dum la 19-a jarcento, ĉefa studobjekto de etnologiistoj estis la origino de eŭropa kulturo kaj kritiko pri ĝi. La franca etnologio estis duonblindigita de la Sociologio de Emile Durkheim, kaj iĝis la studo de l' "primitivo" (t. e. la neeŭropa) ĉar estus pli simple malkovri la strukturojn de la "primitivaj" kulturoj. Sed la novaj datumoj pri neeŭropaj kulturoj montris ke "primitivaj" kulturoj ne estas pli simplaj ol la "kompleksa" eŭropa kulturo.

Ekde la 1930-a jardeko, oni dubis pri apriorismaj modeloj kiuj popularis en etnologio. La etnologiisto iĝis esploristo. Antaŭ, grandaj teoriistoj de etnologio, kiel Marcel MaussPaul Rivet, orientis, de siaj kabinetoj, malklerajn vojaĝantojn, kiel kuracistojn, komercistojn, misiistojn, kiuj sendis al ili perleterajn raportojn. Claude Lévi-Strauss eble estis la unua grava franca etnologiisto, kiu decidis vojaĝi metode por serĉado, sed eĉ li ne konsideris la kampan serĉadon absolute necesa. Francaj etnologiistoj vojaĝis kun grandaj teamoj kaj pagis lokajn informantojn, kaj tiuj ofte inventis informojn por plaĉi al la sciencistoj.

Estis Bronislaw Malinowski kiu kreis la modernan metodologion por kampa serĉado.

Angla-Usona Etnologio[redakti | redakti fonton]

Usonanoj zorgis, tuj post la Unua mondmilito, aplikadon de antropologio kaj etnologio al studado de "siaj" indiĝenoj kaj unuaj loĝantoj de "siaj" posedteritorioj en Pacifiko por faciligi la rilatojn inter la lokaj administrantoj kaj enloĝantoj. Ili uzis etnologion por antaŭvidi kaj malpligrandigi malsimpatiojn kaj konstrui bazojn por sociala politiko. Usonanaj etnologiistoj ĉiam laboris iomete oficiale, kun helpo de lokaj registaraj funkciuloj. Edward Sapir kaj lia disciplo Benjamin Whorf estis la ĉefaj aŭtoroj de tiu periodo.

Worf kaj Sapir influis la britajn aŭtorojn Malinowski kaj Alfred Reginald Radcliffe-Brow. Malinowski laboris en preskaŭ izolitaj insulaj etnoj de Pacifiko. Tio ebligis al li rigardi la sociojn kiel tutojn kun propra logiko, ne kiel ilustroj de aprioraj ĝeneralaj modeloj. Li kaj Radcliffe-Brow kreis la funkciismon, teorio laŭ kiu la sociaj kulturaj elementoj estas intime ligitaj, kiel la pecoj de horloĝo aŭ organoj en besto, kaj ŝanĝo en unu elemento influas, pli aŭ malpli profunde, l' aliajn sociajn kulturajn elementojn.

Kampara kaj Urba Etnologio[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito, etnologio ekinteresiĝis pri kamparanaj grupoj, ĉar oni vidis ke kampara vilaĝeto aŭ komunumo estas io simila al tribo pro la relativa izoliteco, malgranda nombro de anoj, perbuŝa kulturo ktp. Tio ebligis la uzon de kampa serĉado de etnologio en eŭropaj kaj eŭropidaj kulturoj.

Sekve, oni vidis ke en urboj ankaŭ estas "triboj", tio estas homgrupoj, kiuj similas al triboj aŭ vilaĝoj per sia kohero kaj siaj moroj. Unue, oni serĉis pri "getoj", tio estas kvartaloj, kie izoliĝis minoritataj grupoj, kiel nigruloj kaj italidoj en Usono aŭ judoj kaj ciganoj en Eŭropo. Post oni vidis, ke ankaŭ tiaj grupoj, kiaj framasonoj, kluboj, sindikatoj, lernejoj, ktp. povas esti rigardataj kiel "urbaj triboj" kaj oni povas apliki etnologiajn metodojn en studoj pri ili. Tiel, hodiaŭe, etnologiisto povas labori pri ĉiuj homaj grupoj.