Etnoplurismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etnoplurismo estas eŭfemisme nomita centra koncepto de la t.n. Nova Dekstro, per kiu ĝi referencas al politiko, kiu propagandas tradiciajn etnopopolismajn starpunktojn. Kontraste kun tradiciaj biologiismaj identec-konstrukciaĵoj, per kiuj oni difinas, kio estas "fremda" kaj "alia", la etnoplurismo entreprenas kulturisman diferencigon de atribuataj etnecoj. Anstataŭ uzi senkreditiĝintajn nociojn kiel "vivspacon" (germane: Lebensraum), oni nun parolas pri "hereditaj teritorioj de la popoloj" aŭ "etnoj". Influoj de la socioj komprenataj kiel "aliaj" estas prezentataj kiel endanĝerigoj de la identeco komprenata kiel "propra". El tio oni derivas kaj postulas konceptojn de "integriĝo", "asimilado", "ekskludo" kaj "sinenfermo", kiuj interkovriĝas kun nocioj de "multkulturismo".

La koncepto[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la temigata "kultura identeco" de la diversaj popoloj kaŝiĝas socidarvinismaj rigardmanieroj kaj klarkontura, sed "modernigita" rasismo, ĉe kiuj nur la nocio "raso" estas konscie evitata (vd. rasismo sen rasoj). Diference de la "klasika" rasismo, la etnoplurismo tamen kutime ne premisas la plivalorecon de iu ajn popolo, malgraŭ, ke la plej multaj reprezentantoj, precipe Henning Eichberg, prezentas la postulon pri dominanteco de la eŭropaj popoloj, respektive de la "Okcidento" aŭ Okcidenta kaj Meza Eŭropo, en la mondo. Esence oni celas atribui al ĉiu popolo egalan rajton kaj egalan pretendon je sia nacia kaj kultura identeco, tamen ekskluzive "en sia propra loko". Simpligite, tio kongruas kun la de Franz Schönhuber kaj la NPD (ekstremdekstra Nacidemokratia Partio de Germanio) uzata devizo "Germanio por la germanoj, Turkio por la turkoj". Temas finfine pri intelekteca repriskribo de la ekstremdekstra kerna postulo: "For la eksterlandanojn!"

Radikoj de la etnoplurismo kaj ĝia vojo en la debatoj[redakti | redakti fonton]

La nocio kaj koncepto de la etnoplurismo devenas esence de Henning Eichberg, kiu, estante unu el la gvidantaj personoj de la novdekstrularo evoluigis ilin en la 1970-aj jaroj kunlige kun filozofio de nacirevolucia liberigo. Unu el ĝiaj plej konataj internaciaj porpledantoj estas la fondinto de la franca "Nouvelle Droite" (Nova Dekstro) Alain de Benoist. Tiun tendencon defendas en Germanio i.a. Pierre Krebs de la ekstremdekstra Thule-Seminar. Larĝa publiko en Germanio konatiĝis kun la koncepto etnoplurismo unuafoje komence de la 1980-aj jaroj per la Manifesto de Heidelberg, alvoko de germanaj universitataj profesoroj kontraŭ la "trofremdiĝo". Ĝis 1992, ekzemple, la semajna ĵurnalo Junge Freiheit posedis propran rubrikon "Etnoplurismo", poste renomita "Naciecaj demandoj". La NPD referencis al la etnoplurismo en deklaro de starpunktoj en 2002.

Siajn historiajn radikojn ĉi tiu teorio havas jam en la vajmara respubliko ĉe la pensantoj de la Konservativa Revolucio, kiuj akre kontraŭstaris la postulaton, ke ĉiuj homoj estas egalaj. De Carl Schmitt estas konservita la eldiro: "Kiu diras 'homaro', volas trompi."

Kiel scienca fundamento funkciis en la postmilita epoko la laboroj de kelkaj etologoj kiel Irenäus Eibl-Eibesfeldt, kiu mem laboras je la politikigo de siaj ideoj. Laŭ tiuj ellaboraĵoj, la sento de forpuŝiĝo antaŭ "fremduloj" estas "filogeneze" antaŭprogramita. Kelkfoje la etnoplurismo, krom argumenti kulture, iras ĝis la ekstremo aserti genetikajn diferencojn inter la popoloj.

La argumentado de la etnoplurismo troviĝas jam en la nacisocialismo: En dekreto de la nazia kulturministro Rust estas asertite ekzemple, ke la judoj ne estas malakceptendaj kaj ekskludendaj, ĉar pli malbonaj, sed ĉar ili estas "nenegeble alispecaj". Ankaŭ la apartejdo en Sudafriko kun ĝiaj bantustanoj aŭ la historia rasapartismo en la sudaj ŝtatoj de Usono estas etnoplurismaj politikoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La koncepto de etnoplurismo prezentas rezolutan pluevoluigon de la ekstremdekstra teoria bazo, krom funkcii legitimige por la apartigo de "rasoj", "popoloj" kaj "kulturoj". Se vere ekzistas malsamaj egalvaloraj kulturoj en la senco de ĉi tiu teoremo, tiam ankaŭ la kun ili ligitaj ideoj pri moralo kaj juro estas partikularaj. Sekve, la universaleco de la homaj rajtoj estus nur tirana fantaziaĵo.

Kritikantoj de la teoremo diras, ke malfacilas difini, kio estas "popolo", kaj ke sekve ne eblas paroli pri la identeco de popolo. La kritikantoj atentigas ankaŭ, ke la kulturoj en la pasinteco evoluis interalie per interŝanĝoj kun aliaj kulturoj. La greka filozofio, ekzemple, evoluis plej rapide en la marbordaj regionoj, ĉar tie la interŝango kun aliaj kulturoj estis plej facila.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]