Etruskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etruska civilizo)
etruska religio
Etruskoj
civilizacio • historia etno • kulturo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
etruska lingvo
Religio
vdr
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)
  •  Liguroj
  •  Pravenetanoj
  •  Etruskoj
  •  Picenoj
  •  Umbroj
  •  Latianoj
  •  Oskoj
  •  Mesapianoj
  •  Grekoj
  • La Etruskoj (etruske RasenaRasna, latine EtrusciTusci, helene Tyrrhenoi) estis antikva popolo de Italio. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanio, Umbrio kaj norda Latio; estis tamen etruskoj ankaŭ pli norde (en la nuna Emilio) kaj pli sude (en la nuna Kampanio).

    Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikvaj mediteraneaj landoj.

    Origino[redakti | redakti fonton]

    Ekzistas pluraj hipotezoj pri la origino de la Etruskoj, kiuj apartenas ĉefe al tri fadenoj:

    • iuj opinias ke ili alvenis de malproksima lando trans la maro, ne longe antaŭ la plej fruaj ŝpuroj de ilia ĉeesto en la itala duoninsulo
    • aliaj opinias ke ili jam estis en la sama regiono ekde jarmiloj
    • malmultaj fine opinias ke ili ja alvenis de malproksima lando, sed trans la Alpoj, samkiel la Latinoj, la Keltoj kaj pluaj popoloj

    Etruskoj el orientaj landoj[redakti | redakti fonton]

    La plej antikva subtenanto de la unua teorio estas Herodoto, kiu asertis[1] ke la etruskoj migris al Italio el Lidio en la 12-a jarcento a.K. pro ega malabundo. Multaj antikvaj historiistoj[2] kunsentis kun Herodoto, sed Helaniko el Lesbo, vivinta en la sama jarcento kiel Herodoto, asertis ke la Etruskoj estis parto de la Pelasgoj, kiuj fuĝis el Grekio en plurajn mediteraneajn landojn; la Pelasgoj alvenintaj en Kalabrion poste translokiĝis norden kaj kreis la Etruskan kulturon.

    La hipotezon subtenas ankaŭ kelkaj modernaj fakuloj pri la etruska lingvo, ekzemple Robert Beekes. Pluraj rimarkas la similecon inter la lingvo de la insulo Lemnos, en la Egea maro, kaj la etruska.[3]

    Ankaŭ fakuloj pri genetiko trovis ligilojn inter la DNA de homoj loĝantaj en la nuntempa okcidenta Turkio kaj tiuj loĝantaj en Tuskanio.[4]

    Tamen ne ĉiuj fakuloj pri lingvoj kaj pri genetiko kunsentas.

    Etruskoj indiĝenoj[redakti | redakti fonton]

    Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de la lokaj prahistoriaj popoloj (plej verŝajne de la Villanova kulturo).

    Jam Dionizio el Alikarnasso (1-a jarcento a.K.) asertis kontraŭ Herodoto ke nenio estas simila inter la Etruskoj kaj la Lidianoj, kaj Etruskoj estas tre antikva popolo de la itala duoninsulo.

    Aliaj fakuloj opinias ke Etruskoj estis postrestaĵo de la popolo loĝanta en Italio antaŭ la hindoeŭropeaj invadoj (eble simile al baskoj) aŭ ke la etruska kulturo ekestis pro la miksaĵo de tiu popolo kun la invadantoj.[5]

    Etruskoj el nordaj landoj[redakti | redakti fonton]

    Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    La etruska civilizacio floris ekde la 8-a jarcento a.K. kaj ekdekadencis je la tempo de la romia konkero (komencinte en la suda urbo Veii (Vejo) (396 a.K.).

    Etruskujo ne havis centran registaron, sed estis konfederacio de duon-sendependaj urboj: Tarĥna (latine Tarquinia), Klevsin (lat. Clausium), Kurtun (lat. Cortona), Vatlna (lat. Vetulonia), Velθri (lat. Volaterrae), Velĥ (lat. Vulci), Φuφluna [fufluna] (lat. Populonia), ktp. Eĉ Ruma (Romo) estis duonetruska urbo.

    La riĉeco de la etruskoj baziĝis sur la ferminoj, kiuj abundis en la regiono. En la arto, kvankam ege heleniĝinta, estas rekonebla spirito kaj energio malfacile troveblaj en la helena serĉado de precizeco.

    En Romio estis gentoj taksataj etruskidaj, kaj la etruskaj divenistoj kaj pastroj gravis en la religia vivado.

    Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    1. Herodoto, Historioj, I, 94.
    2. Inter aliaj, Plutarko (1-a jarcento) en sia "Vivo de Romulo, 25,5, rakontas ke la Etruskoj estis konsideritaj koloniistoj el Sardeso, ĉefurbo de Lidio.
    3. D.H.Steinbauer. Where Did The Etruscans Come From? (angle, germane). Etruscology at its best!. Alirita 2017-08-05.
    4. Gli Etruschi arrivano dalla Turchia. Il mistero svelato dal Dna dei toscani (itale). La Repubblica (2007-06-16). Alirita 2017-08-05.
    5. Ekzemple: G.Bonfante. The Etruscan Language: An Introduction, Revised Editon (angle). Manchester University Press. Alirita 2017-08-05.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]