Etruska lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Etruska lingvo
Rasna
Lingvaj teritorioj en Italujo en la 6a jarcento a.ĥ.
Lingvaj teritorioj en Italujo en la 6a jarcento a.ĥ.
Parolata en Toskanio en Italio
Parolantoj parolita ĝis 410, nun lingvo mortinta
Skribo etruska skribo
Lingvistika klasifiko
neklara
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  SIL ett
Noto Origino estas nekonata
v  d  r
Information icon.svg

La etruska lingvo, la lingvo de la antikvaj etruskoj, estas lingvo mortinta kaj mistera: kvankam oni scias la prononcon de la lingvo kaj oni scias la signifon de malmultaj vortoj. Multaj romianoj sciis la etruskan, sed bedaŭrinde skribis tre malmulte pri la lingvo.

Ĝia origino estas nekonata.

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

La etruskoj iam havis literaturon, kaj la lingvo estis parolata almenaŭ de sacerdotoj ĝis 410. Sed nun la lingvo estas plejparte afero de kelkaj vortoj sur tomboj kaj vazoj.

La plej longa teksto konata al ni estas la Liber Linteus, libro de tolo de 1300 vortoj. Neniu povas legi ĝin. La libro estis trovita kiel la vindaĵo de mumio en Egipto.

La plej longa dulingva teksto estas la Tabuloj de Pyrgi, en la etruska kaj la fenicia. Ili nur havas 40 vortojn kaj la etruska ne estas laŭvorta traduko de la fenicia. Kvardek vortoj klare ne estas sufiĉa por regi la lingvon.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La strukturo aŭ gramatiko de la etruska estas parte klarigita. Ĝi klare ne estas lingvo hindeŭropa, sed eble estas malproksima kuzo.

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Helmut Rix (→ Lit.) oni povas en la Etruska lingvo distingi la sekvajn kazojn (V staras sekve por vokalo):

Nominativo: malplena sufikso (baza formo)
Akuzativo: ĉe substantivoj estas identa kun la nominativo; nur ĉe pronomoj distingeblas per -n(i)
Genitivo : -(V)s; -(a)l
Lokativo: -i
Ablativo : -is; -(a)ls
Pertinentivo : -(V)si; -(a)le

Pluralo estas markita ĉe substantivoj per la sufikso -(V)r resp. -χva/-cva/-va/-ua. Plurala markilo staras antaŭ la kaza markilo.

Konjugacio[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas en la Etruska personaj finaĵoj, nek singularo kaj pluralo de la subjekto estas markataj.

ame signifas ekz. „mi, vi/ci, li/ŝi/ĝi; ni, vi, ili estas“.

Prezenco: -e
Preterito aktivo: -ce
Preterito pasivo: -χe
Imperativo: = verba radiko
Konjunktivo: -a
Necesitativo: -ri

Verbaj substantivoj estas formataj per: -u (rezulto), (samtempeco), -as (antaŭtempeco), -e (infinitivo).

Origino[redakti | redakti fonton]

La etruska estas rigardata kiel izolita lingvo: spite de la esploroj de multaj lingvistoj kaj amatoroj, neniu trovis parencon de la etruska, aparte de la eĉ pli nekonata lemna kaj raetia lingvoj. La etruska eble estis ano de lingvaro, kiu estis disvastigita de Italio ĝis Anatolio antaŭ la alveno de hindeŭropanoj antaŭ 4000 jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La etruskoj unufoje regis la romianojn (ĝis -509), instruinte al Romo siajn literojn kaj ciferojn. Sed fine la romianoj venkis kaj regis la etruskojn (kaj la aliajn landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo). La etruskoj lernis la latinan kaj iom post iom forgesis ilian lingvon.

La etruska estis komuna lingvo ĝis -200 kaj estis liturgia lingvo ĝis la 5-a jarcento p.K. La lasta konata uzo de la lingvo okazis en 410 kiam la sacerdotoj parolis la etruskan por voki fulmon kontraŭ la visigotoj.

Vortostoko[redakti | redakti fonton]

La etruska estas fonto de la jenaj vortoj: anteno, aprilo, areno, aŭtuno, letero, mantiso, mondo, persono, popolo, sceno, taverno, tuniko per la latina lingvo.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

cnl nuthe malec larth cucrina lausisa zilathmechl rashnallaris celatinalau saclanc arnt luscniarnthal clanc

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La ciferoj en la etruska lingvo, la unuaj ses trovitaj sur ĵetkuboj:

  1. θu
  2. zal
  3. ci
  4. huθ
  5. maχ
  6. śa
  7. semφ
  8. cesp
  9. nurφ
  10. śar

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • El la suprasoraba artikolo
  • Helmut Rix: Etruskische Texte, 2 volumoj. Narr, Tübingen 1991. ISBN 3-8233-4476-5
  • Helmut Rix: Rätisch und Etruskisch. Institut für Sprachwissenschaft der Universität. Innsbruck 1998. ISBN 3-85124-670-5
  • Helmut Rix: Die Etrusker - Schrift und Sprache. w: Mauro Cristofani: Die Etrusker. Belser Verlag, Stuttgart, Sonderausgabe 2006. ISBN 3-7630-2270-8
  • Mauro Cristofani: Die Etrusker, Geheimnisvolle Kultur im antiken Italien, Belser Verlag, Stuttgart, Sonderausgabe 1995, ISBN 3-7630-2330-5, paĝoj 210-238

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]