Etzelkofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etzelkofen
Blazono de Etzelkofen
Blazono de Etzelkofen
Blazono de Etzelkofen
Etzelkofen vidita el balono en aprilo 2010
Etzelkofen vidita el balono en aprilo 2010
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 5′ 3″ N 7° 28′ 44″ O / 47.08417 °N, 7.47889 °O / 47.08417; 7.47889 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 3″ N 7° 28′ 44″ O / 47.08417 °N, 7.47889 °O / 47.08417; 7.47889 (mapo)
Areo 2,8 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 3306
Komunumkodo 0537
Mapo de Etzelkofen
Mapo de Etzelkofen
Mapo de Etzelkofen
vdr


Pri la komunumo

Etzelkofen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Etzelkofen situas sur la altebenaĵo de Rapperswil inter la valkaldronoj de Mülchi kaj Brandbach en la Svisa Mezlando, proksimume en la mezo inter la urboj Soloturno kaj Berno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Etzelkofen la setlejoj Buuchi kaj Im Moos. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,8 km², de kiuj 36% estas kovritaj de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Etzelkofen limas en nordo al Mülchi, en nordoriento al Büren zum Hof, en oriento al Fraubrunnen, en sudoriento al Grafenried, en sudo al Iffwil, en sudokcidento al Scheunen, kaj en okcidento al Messen (SO).

Trafiko

Tra Etzelkofen pasas la kantona vojo 1301 de Mülchi al Münchenbuchsee kaj krome kondukas la vojo n-ro 1340 de Etzekofen al Messen. Per la poŝtaŭtolinio de Messen al Jegenstorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Etzelkofen datiĝas el la jaro 1302 kiel villa Ezenchoven. Dum mezepoko Etzelkofen apartenis al la senjorujo Messen, de kiu la Monaĥejo Fraubrunnen akiris en la 14-a jarcento bienojn. En la jaro 1373 tial la Monahejo Fraubrunnen postulis la suverenecon pri Etzelkofen, tamen tiuj rajtoj estis atribuitaj al Messen. La supera jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 al la berna kampartribunalo Zollikofen. Surbaze de donaco de la jaro 1278 la Abatejo Sankt-Ursen en Soloturno validigis sian rajton pri la Senjorujo Messen. Kun Messen en la jaro 1412 ankaŭ la malalta jurisdikcio pri Etzelkofen fariĝis soloturna. Etzelkofen estis ek de tiam ĝis la kontrakto de Wynigen de 1665 parto de la voktejo Bucheggberg. En la jaro 1665 ĝi estis atribuita al la berna voktejo Fraubrunnen.[2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Etzelkofen en Historia Leksikono de Svislando (2004-11-05)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj