Eugène Atget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eugène Atget (naskita la 12-an de februaro 1857; mortinta la 4-an de aŭgusto 1927) estis franca fotisto rimarkita pro lia fotaro dokumenta pri la arkitekturo kaj la stratoscenoj de Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝloko de Atget en Libourne (Francio)
La orgenisto, 1898

Naskita en Libourne (Francio) de paro de metiistoj, li orfiĝis sepjara kaj estis edukita de siaj geavoj. En la jaroj 1870-aj, post lia edukiĝo, Atget mallongan tempon dungiĝis kiel ŝipknabo kaj maristo, sur Transatlantikaj ŝiplinioj. Post pluraj tiaj vojaĝoj, Atget malsukcese provis eniri la Konservatorion por studi dramarton. Li tiam devis plenumi la militservon, kaj reprovis, ĉifoje sukcese, eniri la Konservatorion. En 1885, li aliĝis al turneanta teatra trupo. Pro sia profesio li renkontis sian estontan edzinon, Valentine Delafosse-Compagnon. En 1886, viktimo de infekto de la voĉkordo, li forlasis teatron kaj komencis pentri, desegni kaj foti.

Atget fine ekloĝis en Parizo ĉirkaŭ 1890 por pentradi, sed sen sukceso. Li ekkomprenis, ke pentristoj kaj arkitekturistoj bezonas dokumentiĝi. Estis kutime por pentristoj uzi fotitajn scenojn kiel modelojn. Meze de la 1890-aj jaroj, li aĉetis sian unuan fotilon kaj komencis foti sisteme, celante kolekti dokumentaron uzindan de artistoj. Dum lia kariero, li kolektadis pli ol 10.000 bildojn de la stratoj, vendejoj kaj loĝantoj de Parizo. Danke al lia laboro, konserviĝis la bildo de Parizo antaŭ ties Haussmanaj transformoj.

Li unue interesiĝis pri la stratmetioj de Parizo, kies malaperon li spektis, pri la kortoj, la antaŭaĵoj de la vendejoj, ktp. Tiu laboro kondukis lin fotadi ĉion artan kaj pentrindan en Parizo. Institucioj, kiel la franca Nacia Biblioteko, rimarkis la intereson de tia dokumentaro kaj aĉetis milojn da liaj fotoj.

Ĉe la tamburo, 63-a kajo de Tournelle, 1908

Ĉirkaŭ 1899, li ekloĝis en Montparnasse en la 17-a "bis" de la strato Campagne-Première, kie li vivis ĝis lia morto, enspezante nur malmulte da mono. Malgraŭ lia klientaro, inter kiu estis elstaraj artistoj (Georges Braque, André Derain, Maurice Utrillo, Maurice de Vlaminck, André Dunoyer de Segonzac, Moïse Kisling, Tsuguharu Fujita), lia monsituacio estis malfacila ĉefe dum kaj post la Unua Mondmilito, kiam li iom post iom ĉesigis foti ĝis la jaroj 1920-aj.

La morto de lia edzino, en 1926, ŝancelis lin. Antaŭ lia morto en mizero la sekvan jaron, lian laboron ekkonis la superrealistoj, ĉefe la fotisto Man Ray kaj lia helpistino Berenice Abbott, kiu fotis lin ĵus antaŭ lia morto. Berenice Abbott estis forte imponita de lia verko, kaj estis unu el tiuj, kiuj plej multe faris por disfamigi ĝin. Kiam mortis Atget, ŝi kun la helpo de la usonano Julien Levy kolektis la monon por aĉeti ĉirkaŭ 1.500 negativojn kaj 8.000 printaĵojn.

Publikiginte diversajn artikolojn kaj verkojn pri lia laboro, Berenice Abbott disfamigis en Eŭropo kaj Usono lian dokumentaron dum la postaj 40 jaroj. Ŝi skribis pri Atget : "Oni memoros lin kiel historiiston pri urbostrukturo, kiel veran romantikulon, kiel amanton de Parizo, kiel Balzakon de la kamerao, kies verko ebligas al ni teksi vastan murtapiŝon pri la franca civilizo."

Fota tekniko[redakti | redakti fonton]

Avenuo des Gobelins (1927)

Atget fotis Parizon per larĝformata ligna kamerao kun rapidaj rektliniaj lensoj. La bildoj estis esponitaj kaj rivelitaj kiel 18x24cm vitraj plataĵoj.

La angla teksto tradukota troviĝas ĉi tie kiel komentaro.
Alklaku dekstre "Redaktu".

Heredaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1968, la Muzeo pri moderna arto de Novjorko aĉetis de Abbot ŝian kolekton da fotoj de Atget.

En Parizo, estas konservataj fotoj de Atget en tiuj fondaĵoj:

  • la Muzeo Carnavalet,
  • la Nacia Biblioteko de Francio,
  • la Historia Biblioteko de Parizo,
  • la Supera Nacia Lernejo pri Belarto,
  • la Muzeo de la Dekoraj Artoj,
  • la Interuniversitata Biblioteko pri Arto kaj Arkeologio,
  • la Biblioteko de la Arsenalo,
  • la Muzeo de la Francaj Monumentoj,
  • la Muzeo de Orsay,
  • la Muzeo de Francilio,
  • la Fota Arkivejo de la Heredaĵoj.

Plej famaj fotoj[redakti | redakti fonton]

  • La orgenisto, (1898)
  • Kabareto, Strato Mouffetard, (1900)
  • Ĉe la tamburo, 63 kajo de Tournelle, (1908)
  • La kajo, la Insulo de la Civito, (1925)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • The World of Atget, 1964.
  • Atget's Gardens: A Selection of Eugene Atget's Garden Photographs, 1979.
  • The Work of Atget, 4 vols., 1981-85.
  • Eugene Atget: A Selection of Photographs from the Collection of Musee Carnavalet, Paris, 1985.
  • Eugene Atget: Paris, 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle:

France: