Eugène Herpin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Herpin
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1860 (1860-04-11)
en Saint-Malo
Morto 22-an de februaro 1942 (1942-02-22) (81-jaraĝa)
en Saint-Malo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Eugène Herpin
Familio
Infano Marie-Thèrese Herpin
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Eugène Herpin, naskiĝinta la 11-an de aprilo 1860 en Saint-Malo[1], mortinta en Paramé[1] (nun en Saint-Malo) la 22-an de februaro 1942[2] estis loka franca advokato kaj historiisto. Li inventis la nomon Côte d’Émeraude[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

La origino de lia familio estis Saint-Malo. li estis filo de notario[1], mem filo de Julien Marie Herpin, korsara kapitano. Lia patrino naskita kun la nomo Thérèse Doley estis filino de ŝipposedanto[1]. Li estis lernejano en Kolegio de Saint-Malo kaj poste studis filozofion en Saint-Vincent en Rennes. Li portempe instruis retorikon antaŭ ol komenci jurstudojn[1]. Poste li komencis karieron de juĝisto per unua posteno en Vannes[1] post estinta sekretario de la prezidanto de tribunalo de Rennes. Poste li fariĝis advokato kaj instaliĝis en Saint-Malo, je 9 rue d'Asfeld. Eugène Herpin, dufoje estis ĉefadvokato de la urba advokatordeno[1].

Ekde 1886, li skribis por Le Salut, poste fariĝis ĉefredaktoro de gazeto Côte d'Émeraude. En 1900, li kunfondis kun Jean-Marie Hamon[1], urbestro de Saint-Malo, la Societon pri historio kaj arkeologio de la arondismento de Saint-Malo, kiun li prezidis en 1902-1903, 1908-1909 kaj 1922-1923.

En 1890, li baptis la regionon per la nomo Côte d’Émeraude: « La teinte de la mer, la verdure des arbres qui s'y reflètent, toute cette étrange symphonie de verts différents, m'a fait appeler notre cote la Côte d'Émeraude[1]

Eugène Herpin skribis multajn historiajn kaj turismajn librojn pri Saint-Malo kaj ties regiono.

Patro de Marie-Thèrese Herpin[1] (1892-1962), skribistino inter la du mondmilitoj.

Tabulo memorigas pri li sur muro, kie situis lia malnova domo de Grand Choisy, en Paramé[2].

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • La Cathédrale et l'Ancien Diocèse de Saint-Malo, 1894
  • La Côte d'Émeraude - Saint-Malo et ses Souvenirs, eldoninto "Ed° Caillères", Rennes, 1894, II-502 p.
  • Histoire du Collège de Saint-Malo, kunlabore kun H. Hervot, abbé Mathurin et G. Saint-Mleŭ, presejo Saint-Yves, Ploërmel, 1902, 389 p.
  • Guide du touriste à Dinard et ses environs, Rennes, 1897
  • L'abbé Jean-Marie de La Mennais... ses grandes idées et ses grandes œuvres, Ploermel, 1900
  • La Côte d'Emeraude, avec 106 vues photographiques, Saint-Malo, 1902
  • Noces et baptêmes en Bretagne, eldoninto "Ed° Plihon", Rennes, 1904
  • Madame des Bassablons, 1905
  • Mahé de la Bourdonnais et la Compagnie des Indes, eldoninto "Ed° R. Prud'homme", Saint-Brieuc, 1905, 265 p. (Reeldonita de "La Découvrance", Rennes, 1997)
  • Vieilles chansons de Saint Malo, 1909 (beletraj romancoj fariĝintaj popularaj, kantoj de Novteraj fiŝistoj, kanzonoj pri loka historio, cirkonstancaj kantoj)
  • Armand de Chateaubriand, l'ami des vagues, Parizo, 1910
  • La Côte d'Émeraude - jadis et aujourd'hui, eldoninto "Ed° J. Haize", Saint-Servan, 1914, (Reeldonita de "La Découvrance", Rennes, 1994).
  • Histoire de la ville de Saint-Malo - Depuis son origine jusqu'à la Révolution. 1927, eldoninto "La Découvrance"
  • Guide du Touriste à Saint-Malo, 1927
  • Saint-Malo sous la Révolution - 1789-1800, Presejo "Riou-Reuzé", Rennes, Ed° Maurice Guérin, Saint-Malo, 1931, 402 p. (Reeldonita de "La Découvrance", Rennes).
  • Souvenirs d'un bourgeois de Saint-Malo, eldoninto "La Découvrance"
  • Mémoires du chevalier de Fréminville, Parizo

Du poemaroj[1] :

  • La Chanson d'Emeraude (1933)
  • Les Cloches sous-marines (1935)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Herpin (Eugène) en libro Saint-Malo, 2000 ans d'Histoire de Gilles Foucqueron, 793-a p., (ISBN 2-9500304-5-9), 1999
  2. 2,0 2,1 2,2 "Une nouvelle plaque à la mémoire d'Eugène Herpin - Saint-Malo", merkrede la 12-an de januaror 2012, sur TTT-ejo de gazeto "Ouest-France"