Eugeen Paesmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugeen Paesmans
Eugeen Paesmans (meze) dum ĉiĉeronado en la urbo Antverpeno
Eugeen Paesmans (meze) dum ĉiĉeronado en la urbo Antverpeno
Persona informo
Naskiĝo 20-a de septembro 1911
en Antverpeno
Morto 17-a de marto 1991
en Brasschaat
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (flandro)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Kristnaska Triptiko
vdr

Eugeen Paesmans [pasmans] estis flandra esperantisto, kiu specialistiĝis en la tradukado de flandra literaturo al Esperanto. Li tradukis i.a. verkojn de Willem Elsschot, Guido Gezelle, Marnix Gijsen, Alice Nahon, Albrecht Rodenbach, Maurits Sabbe, Karel Van de Woestijne kaj Paul Van Ostaijen[1]. Li estis multjara estrarano de la Antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, pli ol 50-jara membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj faka ĉiĉerono pri la urbo Antverpeno.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eugeen Paesmans faris i.a. la jenajn tradukojn:

  • Driekoningen Triptiek de Felix Timmermans, tradukita al "Kristnaska Triptiko", 1938. Ĝi servis kiel bazo por la teatraĵo "Kie haltis la stelo".
  • Kristnasko-rakonteto el Ons volk ontwaakt de Felix Timmermans, 1933
  • La maldekstra flanko, el Driekoningentryptiek de Felix Timmermans, 1934
  • Kristnasko-rakonteto de Felix Timmermans, 1946
  • Parto el "Kulero da rememoroj" de Felix Timmermans, 1947
  • Malgranda aŭtobiografio de Felix Timmermans, 1947
  • Fratulino Beatrico de Felix Timmermans, 1947
  • Kvar poemoj de Felix Timmermans el Adagio, 1961

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alparolado en la klubo "La Verda Stelo", FelixArchief, Antverpeno, dokumento 2233-169, 2 paĝoj