Eugen Biser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugen Biser
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1918 (1918-01-06)
en Kaiserstuhl
Morto 25-an de marto 2014 (2014-03-25) (96-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Eugen Biser
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • katolika sacerdoto • filozofo
vdr

Eugen BISER (naskiĝinta en la 6-a de januaro 1918 en Oberbergen, mortinta en la 25-a de marto 2014 en Munkeno[1]) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1938 li komencis studi teologion en Freiburg im Breisgau, kion li finis en 1946 post interrompo pro militservo kaj grava vundo. Post la ordinado li laboris kiel instruisto de religio kaj preparis sin paralele al doktoriĝo (1956 teologio; 1961 filozofio) kaj habilitiĝo (fundamenta teologio: 1965).

De 1965-69 li instruis en Passau altlerneje, de 1969-74 en Würzburg kaj intertempe en Marburg, Bochum kaj Saarbrücken.

En 1974 li ricevis alvokon al la Romano-Guardini-katedro de Munkeno, kie li restis ĝis la pensiiĝo en 1986. Ĝis 2007 li estris la de li iniciatitan porpensiulan studoprogramaron en Munkeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Krom la instruado kaj la prelegado li prezentis verkaron de elstara kvalito scienca, kio famigis lin ankaŭ ekstere de universitata vivo: ĝi konsistas el pli ol 100 libroj kaj nenombreblaj artikoloj. Lia ĉefa tasko estas ĉiam kompreni kaj interpreti/adaptigi la mesaĝojn kristanajn disde la homoj kaj reen en la direkto de la homoj. Li havis tre grandan sensivecon koncerne la aktualajn problemojn de la propagando de la kristanaj mesaĝoj.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco de la morto, kun foto.. Arkivita el la originalo je 2014-03-25. Alirita 2014-03-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]