Eugen Wüster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugen Wüster
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1898 (1898-10-10)
en Wieselburg
Morto 29-an de marto 1977 (1977-03-29) (78-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj EsperantoInterlingvaogermanaOkcidentalo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • interlingvisto • esperantistoesperantologo
vdr

Eugen Bernhard Casper WÜSTER ([vister]; naskiĝis la 10-an de oktobro 1898 en Wieselburg, mortis la 29-an de marto 1977 en Vieno) estis aŭstra industriisto, terminologo kaj fondinto de la moderna terminologia fako.

Wüster elpensis la internaciajn principojn de terminologia normigo kaj kontribuis signife al la fundamentoj de la moderna informa socio.

Li stampis la terminojn esperantologio kaj planlingvo[1]. Inter la somero de 1918 kaj 1920 li verkis kiel 20 ĝis 22-jaraĝa studento la kernon de la enciklopedia vortaro Esperanta-germana ("Enciklopedia Vortaro"), kiu ankoraŭ nuntempe ne estas superita rilate al precizeco kaj fidindeco. La sperton kiun li akiris kun ĝi formis la bazon de lia Stuttgarta disertaĵo[2], kiu estas konsiderata kiel la fundamenta verko de la moderna terminologia scienco (2a eldono Bonn 1966).

Post la morto de Wüster, Infoterm transprenis lian heredaĵon, kiu pli poste fariĝis la Arkivo Eugen Wüster de la Universitato de Vieno. La Arkivoj de Eugen-Wüster ĉe la Universitato de Vieno same kiel ĉe la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko baziĝas sur materialo kiun ili heredis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wüster, filo de industriisto, studis elektroteknikon kaj diplomiĝis en 1927. En la jaro 1931 li doktoriĝis kaj samjare transprenis la gvidadon de familio-propra segilfabriko (kun elektrocentralo kaj laminejo). La fabriko ebligis al li financi multajn el siaj sciencoteoriaj kaj scienco-organizaj projektoj, interalie terminologian centron, el kiu poste fariĝis Infoterm[3]. Li instruis kiel profesoro en la Universitato pri agrikulturo en Vieno.

Eugen Wüster kaj interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

En juneco li aktive laboris en la Esperanto-movado kaj postlasis riĉan verkaron (vidu sube). La Enciklopedio de Esperanto jene karakterizas lian signifon por la movado:

Citaĵo
 Gravege signifa sciencisto de Esperanto. De li devenas la vorto Esperantologio, kies ĉefa kulturanto li estas. Lia granda Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana estas la plej funda kaj detala registro de la Zamenhofa lingvo-uzo. Liaj esperantologiaj artikoloj profunde kaj klarvide sekvas la strukturon de la lingvo kaj grave kontribuis al la scienca fikso de la Esperanta vortsistemo. Tre grava estas lia laborado pri la teknikaj vortaroj. 
— Enciklopedio de Esperanto, Budapeŝto, 1934

Wüster estis tiom fascinata de la logiko, sistemeco kaj strukturo de la lingvo Esperanto, ke li jam komencis dum sia lerneja tempo verki enciklopedian vortaron 'esperanta-germana'.

En 1939 li komencis interesiĝi pri interlingvistiko kaj la planlingvoj Occidental kaj Interlingua. Li partoprenis en la redaktado de la dua eldono de la Interlingua gramatiko (1971) [4][5]. Kvankam li havis iujn dubojn ke planlingvo iam ajn trovos publikan akcepton, Wüster neniam perdis intereson pri la temo interlingvistiko[1].

Eugen Wüster kaj normigado[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la Internacia Organizaĵo por Normigado, posteulo de ISA.

Eŭgeno Wüster akiris grandan renomon ankaŭ en sciencaj rondoj ekster nia movado. Lian verkon pri normigo en la tekniko tradukis Ernest Drezen en la rusan (1935) kaj en la sekva jaro sovetia normkomitato iniciatis fondon de la Teknika Komitato ISA 37, okupiĝanta pri la normigado de principoj de termin-farado kaj konstruado de fakvortaroj.

Post la Dua Mondmilito, kiam ISA transformiĝis en ISO, Wüster atingis rekreon de la komisiono kiel ISO/TC 37 (Terminologio: principoj kaj kunordigado). Laŭ komisio de Aŭstria Normiga Instituto (germane Österreichischer Normenausschuss) Wüster transprenis en la jaro 1951 la sekretariejon ISO/TC 37 – "Terminologio (principoj kaj kunordigado)".

Eugen Wüster kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

Kiel leksikografo Wüster kunlaboris por la unua eldono de la seslingva Internacia Elektroteknika Vortaro (International Electrotechnical Vocabulary, London 1938). Plie li laboris pri problemoj de bibliografiado, pri reformo de la germana ortografio, pri la Universala dekuma klasifiko, pri problemoj de informadiko, estis eksperto pri segiloj (habilitiĝo en 1952), redaktis modelan normvortaron laŭ la ekzemplo de ilaro por maŝinoj[6] Li postlasis multajn nepublikigitajn manuskriptojn pri diversaj temoj. En 1971 Wüster iniciatis la fondon de Infoterm[3], kiun li aktive subtenis ĝis sia morto.

En siaj terminologiaj verkoj li kalkulis Esperanton kiel internacian normigan lingvon de la estonteco. Sed en 1935 li opiniis ke pli bona solvo estas okcidental kaj poste interlingua. La influo de la terminologiaj ideoj de Wüster estis grandega, speciale en la medicina kampo, kie ĝi ankaŭ kaŭzis kritikan reagon[7].

Eugen Wüster kaj Infoterm[redakti | redakti fonton]

En 1971 Wüster iniciatis en Vieno fondon de Infoterm, kiun li gvidis ĝis sia morto. Post la morto de Wüster, Infoterm transprenis lian heredaĵon, kiu pli poste fariĝis la Arkivo Eugen Wüster de la Universitato de Vieno.

Eugen Wüster kaj la terminologia ŝlosilo[redakti | redakti fonton]

Post la kreiĝo de la komitato ISA 37 surbaze de la disertacio de Eugen Wüster, naskiĝis projekto pri internacia terminologia "ilo", alivorte "terminologia ŝlosilo". Tiu terminologia ŝlosilo devintus utiliĝi je tri funkcioj:

  • Faciligi alireblon al jam ekzistantaj fakterminologioj
  • Iĝi elirpunkto de la verkado de komuna, internacia teknika nomenklaturo
  • Faciligi la verkadon kaj pliverkadon de naciaj fakterminologioj

Eugen Wüster neniam forlasis la ideon de "terminologia ŝlosilo". Ankoraŭ en 1976 (li mortis en la komenco de la jaro 1977 pro grava malsano), dum renkontiĝo de la komitato ISO/TC 37 en Moskvo, li raportis pri la verkado kaj la statuso de la projekto. Li tre kredis kaj esperis, ke baldaŭ oni ekreverkos pri la temo. Pri la ŝlosilo, E. Wüster iam sin mem esprimis tiel: "Der Code muss alle bisherigen internationalen Benennungssysteme möglichst unverändert in sich aufnehmen können und [...]. Die Code-Wörter sollen in allen Ländern gleich geschrieben und gleich ausgesprochen werden. Der Code sollte eine gemeinsame Lösung für alle technischen Gebiete darstellen.").[8] Traduko: La ŝlosilo devas konsideri ĉiujn ĝisnunajn internaciajn sistemojn de nomindikoj (terminoj) kaj uzi ilin laŭeble senŝanĝe. La vortoj de la ŝlosilo devas esti same skribitaj kaj same elparolataj en ĉiuj landoj. La ŝlosilo devas esti komuna solvo por ĉiuj teknikaj fakoj.

Premio "Eugen Wüster"[redakti | redakti fonton]

Oni atribuas la 'premion Eugen Wüster'[9] po unufoje en 3 jaroj. Enkondukita de Infoterm (Internacia informo-centro pri terminologio), ĝi ekzistas ekde 1997 kaj rekompencas elstarajn agadojn en la terminologia kampo. La ĝisnunaj premiitoj estas:

  • En 1997: Prof. Heribert Picht (Danio)
  • En 1998: Prof. Christer Laurén (Finnlando)
  • En 2001: Prof. Juan C. Sager (Usono)
  • En 2004: Prof. Robert Dubuc (Kanado) kaj Prof. Amelia de Irazazabal Nerpell (Hispanio)
  • En 2007: Prof. Alan K. Melby (Usono) kaj Prof. Maria Teresa Cabré (Hispanio)
  • En 2010: Prof. Sue Ellen Wright (Usono) kaj Prof. Klaus-Dirk Schmitz (Germanio)
  • En 2014 : Prof. Key-Sun Choi [10] (Koreo)
  • En 2017 : Prof. Bassey Edem Antia (Sud-Afriko)

En kaj pri Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Kabanov: La germana inteligentularo kaj la milito (1917, el la rusa kun Maske)
  • La efiko de la U-boata milito (1917)
  • Pilorio (1917)
  • Wilhelm Hauff: La Kantistino (1921)
  • Chamisso: Petro Schlemihl (1922)

Traktaĵoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La lastaj tagoj de l'Majstro (1921)
  • Wüster, Eugen. (1924) Esperanto und der Techniker. Die Bedeutung der Welthilfssprache Esperanto für den Techniker, ihr Wesen und ihre Ausbreitung seit dem Weltkriege, 2‑a eldono, Berlin und Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H..
  • Die Verhältniswörter des Esperanto (1923)
  • Zamenhof-radikaro kun Derivaĵoj kaj Fontindikoj. (1926)
  • Internationale Sprachnormung in der Technik. Besonders in der Elektrotechnik. (1931 – enhavas ĉapitrojn pri Esperanto kaj ĝia uzeblo en terminologio)
  • Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko (1936, tradukita de doktoro Emil Pfeffer)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Die Verhältniswörter des Esperanto

Citaĵo
 La amantoj de subtilaj gramatikaj studoj kun intereso legos ĉi tiun analizon de la prepozicioj en Esperanto. 
— Belga esperantisto n115-116 (sep-okt 1924)

Pri Zamenhof-radikaro kun Derivaĵoj kaj Fontindikoj.

Citaĵo
 Plej detala kaj konscienca studo pri la radikoj uzitaj de Dro Zamenhof en siaj diversaj libroj kaj artikoloj. Tiu libro estas nova valorplena dokumento por la Esperanta lingva tekniko. 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Eugen Wüster : Enciklopedia Vortaro Esperanta-germana, kvina parto, korno-luzulo, cifere­ci­gita de Alek­san­dro Tilano. MAS, 2016, 110 p., ISBN 978-2-369 60-066-4 MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-070-1
  • Maŝinfaka Esperanto-Vortaro (1923). Eld. Ferdinad Hirst & Sohn, Leipzig.
  • Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1923, 1925, 1926, 1929)
  • Wüster, Eugen. (1967) Grundbegriffe bei Werkzeugmaschinen, 1‑a eldono, Londono: Technical Press/Economic Commission for Europe of the United Nations.
  • Zamenhof-Radikaro (1927)
  • Wüster, Eugen. (1923) La oficiala radikaro kun enkonduko kaj notoj. Berlin kaj Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H..
Kovrilpaĝo de La Mirinda Historio de Petro Schlemihl, trad: Eugen Wüster; eld: Ferdinad Hirt, 1922

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Maŝinfaka Esperanto-Vortaro

Citaĵo
 Grava teknika verko. Praktike aranĝita kaj plej bele eldonita. Ĝi honoras ambaŭ verkiston kaj eldoniston kaj estos sendube modelo por eldono en aliaj lingvoj kaj por kunmeto de alifakaj vortaroj. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (germana) Eugen Wüster, Forschungsblog (esplora blogo, Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB).
  2. (germana) Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik (Internacia lingvo-normigado en la teknologio, speciale en la elektrotekniko), Berlino 1931,
  3. 3,0 3,1 Infoterm
  4. (interlingua) Eugen Wüster Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliographia, Historia de Interlingua.
  5. (germana) Eugen Wüster Arkivigite je 2018-11-11 per la retarkivo Wayback Machine, Samlung für Plansprachen (kolekto de planlingvoj) Österreichische Nationalbibliothek.
  6. (angla) The Machine Tool, London 1968
  7. (angla) Barry Smith, Werner Ceusters and Rita Temmerman, “Wüsteria”, Medical Informatics Europe (MIE 2005), Genève, Studies in Health Technology and Informatic, 116 (2005), 647–652.
  8. Schremser-Seipelt, Ulrike (1990): Das Projekt „internationaler Terminologieschlussel“ von Eugen Wüster, paĝo 39. Wien: Universität, Geisteswissenschaftliche Fakultät
  9. (angla) Premio Eugen Wüster
  10. (angla) Eugen Wüster Prize Award 2014, KAIST Lernejo de komputado, Koreo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Haupenthal, Reinhard (eld.): Eugen Wüster – Esperantologiaj studoj. Antverpeno, La Laguna: tk, Stafeto 1978, ISBN 90-6336-005-3
  • (germana) Erhard Oeser (eld.): Eugen Wüster (1898–1977). Leben und Werk – ein österreichischer Pionier der Informationsgesellschaft (Vivo kaj verkaro - aŭstria pioniro de la Informsocieto), TernNet, Wien, 1998, ISBN 3-901010-20-3
  • (germana) Blanke, Detlev: Zur Plansprache Esperanto und zur Esperantologie im Werk von Eugen Wüster (pri la planlingvo Esperanto kaj pri Esperantologio en la verkaro de Eugen Wüster) En: Sprachnormung und Sprachplanung (Lingvonormigo kaj lingvoplanado), Wien 1996, paĝoj 311–32
  • Sadler, Victor 1977 : Eugen Wüster 1898-1977, Esperanto, 857 (5), p. 83
  • (angla) Ángela Campo (2012) The Reception of Eugen Wüster’s Work and the Development of Terminology, disertacio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.