Eugene Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugene Parker
Persona informo
Naskonomo Eugene Newman Parker
Naskiĝo 10-an de junio 1927 (1927-06-10)
en Houghton
Morto 15-an de marto 2022 (2022-03-15) (94-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Miĉigana Ŝtata UniversitatoKalifornia Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo astronomo • astrofizikisto • universitata instruisto • fizikisto
Verkoj Heliospheric current sheet
vdr

P-ro Eugene Newman PARKER (10-an de junio 1927 — 15-an de marto, 2022) estis usona astrofizikisto fakulo pri Suno.

Lerninta en la Universitato de la ŝtato Miĉigano kaj en Kalifornia Instituto de Teknologio, li disvolvigas teorion pri la suna vento en la 1950-aj jaroj, kaj antaŭvidas la spiralan formon de la suna magneta kampo en la Sunsistemo.

En 1987, li proponis, ke la suna korono estus varmigata far de multnombraj (relative) malgrandaj sunaj erupcioj kiuj okazus ĉie sur la suna surfaco.

En 1967 li estas elektita al la National Academy of Sciences, pasis kvar jarojn en Universitato de Utaho kaj, komence de 2005 li estas ĉiam aktiva esploranto en Universitato de Ĉikago.

Lia laboro kreskigis la konojn pri la suna vento, la efikoj de magnetaj kampoj sur la heliosfero, la malsimpla interago inter la magnetaj kampoj de Tero kaj Suno.

Li verkis ankaŭ pri la danĝeroj de kosmaj radiadoj kontraŭ la estontaj kosmaj vojaĝantoj.

La asteroido 11756 Geneparker estis nomita en lia honoro.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]