Eugene Paul Wigner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eugene Paul Wigner

Eugene Paul WIGNER [vigner] (hungare: WIGNER Jenő Pál; 17-an de novembro 1902 en Budapeŝto - 1-an de januaro 1995 en Princeton, New Jersey) estis hungara-usona fizikisto kaj nobel-premiito pri fiziko de 1963 kun Maria Goeppert-Mayer.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Eugene Wigner (maldekstre) kaj Alvin Weinberg

Li vizitis kun John von Neumann la hungarian luteranan gimnazion Fasori Evangélikus Gimnázium en Budapeŝto. Wigner studis poste kemio-inĝenierecon kaj diplomitiĝis en 1925 en la Teknika Universitato Berlino ĉe Michael Polanyi per la laboro "Formiĝo kaj disfalo de molekuloj; statistika meĥaniko kaj reakcia rapido". Li konatiĝis tie inter aliaj kun Albert Einstein kaj Leó Szilárd. En sia libertempo, li intense okupiĝis pri fiziko. Kiel vizitanto de kolokvioj de la Germana Fizika Asocio, li iĝis baldaŭ konfida pri aktualaj demandoj de la esploro kaj evoluis lia ŝato por la teoria fiziko. Li iĝis en 1926 asistento de fizikisto Richard Becker en la Teknika Altlernejo Berlino, la hodiaŭa Teknika Universitato Berlino. Pro sia juda deveno, li perdis sian profesoran laborejon en 1933 kaj elmigris al Usono. Krom du jaroj kiel fizika profesoro en la Universitato de Wisconsin-Madison, li plenumis sian akademian vivon en la Universitato Princeton kiel profesoro pri matematiko, de 1938 ĝis emeritiĝo en 1971. Li ricevis la usonan ŝtatanecon en 1937. Li konis en Princeton Frederick Seitz, pli posta prezidanto de la Nacia Akademio de la Sciencoj kaj de la Universitato Rockefeller, same John Bardeen, malkovrinton de la transistoro kaj duoblan nobel-premiiton pri fiziko.

Wigner estis scienca pioniro, kiu metis fine de la 1920-aj jaroj la fundamenton pri apliko de la grupa teorio en la fiziko. Lia prezentada teorio de la Poincare-grupo estis ankaŭ vojrompa en la matematiko. Li evoluigis kun sia hungara samlandano Leó Szilárd ankaŭ la teorion de la nuklea ĉenreakcio kaj engaĝis en la usona atombomba projekto en Los Alamos, ĉar li timis, ke Hitler konstruigus similan bombon. En la Manhattan-projekto, Wigner planis la konstruon de la unua industria reaktoro, kiu produktis plutonion kiel bombotaŭgan materialon. Kun li laboris ankaŭ la hungaroj Edward Teller, John von Neumann kaj Leó Szilárd.

Li ricevis en 1968 National Medal of Science kaj 1972 Albert Einstein Award. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1988.