Eugenia Amis
El Vikipedio
Ĵenja (Yevgenia) Zvereva AMIS (naskiĝis la 5-an de septembro 1978 en Kievo) estas Ukrainio kaj esperantistiĝis en 1999; ekde aprilo 2005 ŝi loĝas en Atlanto, Georgio, Usono.
Ekde 2002 ĝis somero 2007 ŝi estis ĉef-redaktorino de Kontakto, kaj ekde somero 2007 - ĝia kompostisto kaj vic-redaktoro; ekde 2004 ĝis 2006 ŝi estis vicredaktorino kaj kompostistino de TEJO Tutmonde. De 2004 ĝis 2006 ŝi estis komitatano A de TEJO por ULEJ, kaj ŝi kunorganizis TEJO-seminarion en 2001. Krome Ĵenja membras en ESMA kaj estas estrarano de Esperanto-USA (antaŭe ELNA).
Ekde oktobro 2005 ĝis decembro 2007 ŝi estis vicredaktorino/kompostisto de Esperanto USA.
En majo 2005 ŝi edziniĝis al Joel Amis en rozkruca geedziĝceremonio en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC (en kiu membras Joel kaj ŝi).
En 2003 ŝi diplomiĝis de Nacia Teknika Universitato de Ukrainio “KPI” (eldona fakultato) kiel ĵurnalisto-redaktoro. En Ukrainio ŝi kunlaboris kiel ĵurnalisto kun kelkaj tutlandaj turismaj ĵurnaloj kaj revuoj kiel ĵurnalisto kaj redaktoro (ŝi multe kontribuis, interalie, per artikoloj pri Esperanto). Ŝi laboras kiel sekciestro en la Usona Ruĝa Kruco.


