Eugeniusz Tkaczyszyn-Dycki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eugeniusz Tkaczyszyn-Dycki (naskiĝis en 1962 en Wólka Krowicka ĉirkaŭ Lubaczów), estas la pola poeto.

Li estas la aŭtoro de naŭ poeziaj libroj kaj kelkaj prozaĵoj al la revuo Kresy. Laŭreato de La Premio de Kazimiera Iłłakowiczówna, La Premio de Barbara Sadowska, La Premio de Literaturaj Tagoj Polaj-Germanaj en Dresdeno, La Premio Literatura Gdynia kaj pasporto de Polityka. La kritikistoj de la revuo Ha!art dediĉis lin la libron Jesień już Panie a ja nie mam domu (Estas jam la aŭtuno, ho Sinjoro, kaj mi ne havas hejmon).

La poemoj de Tkaczyszyn-Dycki kunigas la tradiciojn polan barokan kaj la modernan. Li fascinas per konceptualismo, marinismo kaj vaneco. Ofte oni lin konsideras kiel la moderna Mikołaj Sęp-Szarzyński. La poemoj de Tkaczyszyn-Dycki estas filozofemaj kaj muzikaj samtempe (uzante la modernan dikcion, retorikon li kreas sian propran kanton kun multaj refrenoj intertekstaj). Inter fascinantoj de lia poezio estis Czesław Miłosz

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Nenia i inne wiersze Lublin 1990.
  • Peregrynarz Warszawa 1992.
  • Młodzieniec o wzorowych obyczajach Warszawa 1994.
  • Liber mortuorum Lublin 1997.
  • Kamień pełen pokarmu. Księga wierszy z lat 1987-1999 Kraków 1999.
  • Przewodnik dla bezdomnych niezależnie od miejsca zamieszkania Legnica 2000.
  • Daleko stąd zostawiłem swoje dawne i niedawne ciało Kraków 2003.
  • Przyczynek do nauki o nieistnieniu Legnica 2003.
  • Dzieje rodzin polskich Warszawa 2005.
  • Poezja jako miejsce na ziemi (1989-2003), Wrocław 2006

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Zaplecze Legnica 2002


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]