Moluka nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eulipoa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moluka nestamasulo
Moluka nestamasulo
Moluka nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Eulipoa
Specio: E. wallacei
Eulipoa wallacei
(Ogilvie-Grant, 1893)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Moluka nestamasulo (Eulipoa wallacei) konata ankaŭ kiel Moluka megapodoBunta megapodo, estas malgranda, proksimume 31 cm longa, olivecbruna megapodo. La genro Eulipoa estas monotipa, sed la Moluka nestamasulo estas foje lokita en la genron Megapodius anstataŭe.

Ambaŭ seksoj estas similaj kun olivecbruna plumaro, bluecgrize sube, blankaj subvostaj kovriloj, brunaj irisoj, nudaj rozkoloraj vizaĝoj, bluecflavaj bekoj kaj malhelaj olivecaj kruroj. Estas helgrizaj strioj en ruĝec-maronaj plumoj dorse. Junuloj havas brunecan plumaron, nigrajn bekon, krurojn kaj avelkolorajn irisojn.

Ĝi estas endemia ĉe Indonezio, kaj estas limigita al arbaroj de montoj kaj montetoj en Molukoj nome Halmahero, Buruo, Seramo, Ambono, Ternato, Harukuo kaj Bakanoj. Ĝi trovigas ankaŭ en insulo Misool de provinco Okcidenta Papuo.

La Moluka nestamasulo estas la ununura megapodo konata ĝis nun kiu demetas siajn ovojn nokte. La nestejoj estas kutime en sun-eksponitaj strandoj aŭ vulkanaj grundoj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita arealo kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Moluka nestamasulo estis pritaksita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]