Eumir Deodato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eumir Deodato
Persona informo
Naskonomo Eumir Deodato de Almeida
Aliaj nomoj Deodato
Naskiĝo 22-an de junio 1943 (1943-06-22) (80-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalabrazilportugalaangla
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponistopianistokantoverkisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.eumirdeodato.com
vdr

Eumir Deodato de Almeida (22-an de junio 1942 en Rio-de-Ĵanejro) estas brazila ĵazpianisto, aranĝisto, komponisto kaj produktisto.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La muzika sininstruinto sekvis krom sia akademia edukado dum unu kaj duon jaroj eksterdoman studon de aranĝado ĉe la Konservatorio Berklee kaj plenumis karieron maltipan por ĵazmuzikisto. Li laboris jam meze de la 1960-aj jaroj intense kiel pianisto kaj aranĝisto en la bosanovo-mondeto de Rio-de-Ĵanejro. Kelkaj rimarkindaj muzikalbumoj (ekz. Os Catedraticos) kun ega perkuta orgena pezocentro analoge al sonregistraĵoj de Jimmy Smith ekestis en 1964/65. Deodato tiutempe jam estis establiĝinta muzikisto en la treege produktema muzikmondeto de Rio-de-Ĵanejro kaj kunlaboris je multaj sonregistraĵoj. La kanto Spirit of Summer, kiun li komponis, gajnis la unuan premion je la kantofestivalo de Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1967. Post sia elmigrado en Usonon en 1967 perite de gitaristo Luiz Bonfá li renomiĝis post komcencoj kiel komponisto de varbaj rekonmelodietoj, aranĝisto, studiomuzikisto kaj komponisto komence de la 1970-aj jaroj kiel ĵaz- kaj funkmuzikisto. Tiutempe li kunlaboris interalie kun Walter Wanderley, Milton Nascimento, Antônio Carlos Jobim, Marcos Valle kaj João Donato.

CTI Records[redakti | redakti fonton]

La nun sekva konstanta kunlaboro kun la usona produktisto Creed Taylor, fondinto de CTI Records, antaŭe ĉe Verve, A&M kaj Impulse!, decide antaŭenigis finfine la karieron de Deodato. Lin invitis Taylor, aranĝi por Wes Montgomery Down Here on the Ground (1968). Deodato ja hezitis, finfine akceptis tamen por tri pecoj. Je ĉi tiuj registradkunsidoj ankaŭ kunmuzikis Herbie Hancock, poste pioniro de kunfando-ĵazo, stilmiksaĵo inter funko, ĵazo kaj roko

Tiel ekestis mejlŝtonoj de la populara usona muziko, ekz. Sinatra & Company (1971), la dua albumo de Frank Sinatra kun kantoj de Antônio Carlos Jobim, krom tio ekestis surdiskigoj kun muzikistoj kiel Astrud Gilberto, Stanley Turrentine, Roberta Flack kaj Aretha Franklin.

En 1972 Deodato kunlaboris en la ĉiustelulara koncerto de CTI en Holivudo. Saman jaron ankaŭ ekestis la brazila albumo Os Catedraticos 73 kun la unua versio de Skyscrapers. La komenca populariĝo de kunfandoĵazaj diskoj en Usono ebligis al Deodato la pliampleksan realigon de liaj propraj ideoj.

Trarompo[redakti | redakti fonton]

Lia unua albumo en Usono, Prelude (surdiskigita kun famuloj kiel Billy Cobham ĉe frapinstrumentaro kaj Ron Carter ĉe baso, same kie kun juna John Tropea ĉe gitaro), donis al li en 1973 la grandan trarompon. La kaprica miksaĵo el klasika muziko kaj ĵazbandego, ĵazo kaj rokmuziko transpaŝis la limojn inter artaj kaj distraj muzikĝenroj. Precipe lia funkoversio de simfonia poemo Also sprach Zarathustra fariĝis en Anglujo kaj Usono granda sukceso, alportis al li Gremion kaj pluajn distingojn kaj konatigis la ĉeftemon el la samnoma komponaĵo de Richard Strauss al publiko pli juna, pli fora de klasika muziko. En intervjuo Deodato diris, ke Also sprach Zarathustra estis plejparte malpreparita, spontana registraĵo.

La mallonge poste ekestinta posteula albumo Deodato 2 (1973) unuigis similajn kruciĝo- kaj kunfando-sonojn, krom propraj komponaĵoj denove famajn verkojn de la klasika muziko, ekz. Rhapsody in Blue de George Gershwin aŭ la Pavane de Maurice Ravel. La albumo tamen komerce malsukcesis, je kio ankaŭ rolis vendo- kaj disdono-politikaj decidoj. Ĉi tio ruinigis la rilaton inter Deodato kaj lia produktisto Creed Taylor, kaj Deodato forlasis eldonejon CTI. Ĉi tiu kaj ankaŭ la sekvaj albumoj ĉe MCA kaj Warner Bros. nuntempe spertas ege pli pozitivan taksadon ol je la tempo de sia. Ekde 1975 Deodato sin elprovis ankaŭ ĉiam denove je la ĝenro de diskotekomuziko. Caravan (1975), Whistle Bump (1978) kaj S.O.S., Fire in the Sky (1984) atingis po unu rangon inter la unuaj dek de la ranglistoj.[1]

Plua evoluo[redakti | redakti fonton]

En 1989 aperis la ĝis nun lasta albumo je lia nomo. Deodato tamen ĉiam denove kunlaboris je malkutimaj projektoj, ekz. en 1976 je surdiskigoj kun kantisto Massimo Ranieri, je kio ili adaptis inter aliaj pecojn de Albinoni, Schubert, Chopin kaj Rodrigo.

Krome Deodato komponis ekde la 1960-aj jaroj kelkajn filmmuzikojn (i. a. The Girl from Ipanema, The Gentle Rain, The Adventurers, The Black Pearl) kaj parte ankaŭ mem registradmuzikis ilin, laste en la brazila filmo Bossa Nova (2000). En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Deodato ĉefe renomiĝis kiel produktisto kaj aranĝisto de Kool & The Gang kaj Björk.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

En 1997 la du albumoj Prelude kaj Deodato 2 aperis laŭ nova postpreparita kvalito sub la titolo CTI Master Series kiel lumdisko. Novan version de Also sprach Zarathustra liveris la germana bando Mardi Gras.bb kunlabore kun Deodato en la jaro 2000.

Ekde 2001 Deodato denove aŭdiĝas kiel koncertmuzikisto. Pli novaj sonregistraĵoj kunverkitaj kun li devenas de muzikistoj kiel Carlinhos Brown, Ithamara Koorax, Lisa Ono, k.d. lang kaj Milton Nascimento.

Albumoj de la muzikisto[redakti | redakti fonton]

  • 1964/65 Inutil Paisagem, Ataque, Impulso, Samba Nova, Tremendão, O som dos Catedraticos
  • 1972 Percepção
  • 1973 Prelude
  • 1973 Os Catedraticos 73
  • 1973 Deodato 2
  • 1974 2001 Space Concert en Madison Square Garden je Novjorko kun Airto Moreira
  • 1974 Whirlwinds
  • 1974 Artistry
  • 1975 First Cuckoo
  • 1976 Very Together
  • 1976 Meditazione
  • 1977 Concierto di Aranjuez
  • 1978 Love Island
  • 1979 Knights of Fantasy
  • 1980 Night Cruiser
  • 1982 Happy Hour
  • 1984 Motion
  • 1989 Somewhere out There
  • 2002 Summer Samba
  • 2007 Eumir Deodato Trio – Ao vivo no Rio
  • 2010 Eumir Deodato – The Crossing

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joel Whitburn: Hot Dance/Disco 1974-2003, 2004, Seite 75, ISBN 0-89820-156-X