Eupalinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunelo de Samos

Eupalinos (ankaŭ Eŭpalino) de Megara estis antikva greka inĝeniero, kiu konstruis tunelon sur insulo Samos, verŝajne inter 550 kaj 530 a.K. Ĝi estas la unua tunelo, kiu estis konstruita laŭ detala plano kaj validas kiel majstroverko el la antikvo (la plej malnova tunelo kun duflanka konstruo estas la Siloam-tunelo en Jerusalemo (ĉ. 700 a.K.)). La tunelo longas 1036 metrojn kaj estis siatempe la plej longa tunelo. Ĝi estas vizitebla nur sur 150 m. La tunelo estis destinita por doni akvon en urbon.

La inĝenieron kaj ties tunelon mencias la greka historiisto Herodoto, tiel postrestis lia nomo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tom Apostol: The Tunnel of Samos; in: Engineering and Science 1 (2004), S. 30–40