Eŭfagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Euphagus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭfagoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Euphagus
Genroj de subdivizioj

E. carolinus
E. cyanocephalus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

EŭfagojEuphagus estas malgranda genro de birdoj de la familio de Ikteredoj. Ĝi enhavas du amerikajn speciojn, nome la Purpurkapa eŭfago, Euphagus cyanocephalus, kaj la Rusta eŭfago E. carolinus. Ambaŭ specioj estas migrantaj, kiuj vintrumas en suda Usono kaj Meksiko, kvankam kelkaj Purpurkapaj eŭfagoj ĉeestas la tutan jaron en okcidenta Usono.

Oni konas prahistorian parencon, nome Euphagus magnirostris, el Fina Pleistoceno per fosilioj troviĝantaj en famaj gudraj filtrejoj de Rancho La Brea, Kalifornio.

La vivantaj specioj estas tre similaj mezgrandaj birdoj. Masklaj plenkreskuloj havas ĉefe nigran plumaron kaj brilan flavan okulon; la inoj estas malhele grizbrunaj.

Ili konstruas tasformajn nestojn, kaj nur la ino kovas la ovojn. Ili estas gregemaj for de la reprodukta sezono.

Ambaŭ specioj manĝas semojn kaj insektojn, kaj la Rusta havas partikulare altan insektan komponon en sia dieto. La estanteco de la du specioj estas kontrasta, ĉar la Purpurkapa etendiĝas orienten al la regiono de la Grandaj Lagoj, dum la Rusta montras drastan malpliiĝon nombre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]