Euplectes franciscanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euplectes franciscanus
vira ekzemplero
vira ekzemplero
vira ekzemplero en Senegalo
vira ekzemplero en Senegalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj animalia
Filumo: Ĥorduloj chordata
Klaso: Birdoj aves
Ordo: Paseroformaj passeriformes
Familio: Ploceedoj ploceidae
Genro: Euplectes
Euplectes franciscanus
(Isert, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Euplectes franciscana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdospecio Euplectes franciscanusNorda Ruĝa Episkopobirdo estas malgranda paseroforma birdo apartenanta al la genro Euplectes de episkopo- kaj vidvino-birdoj en la biologia familio de ploceedoj. Ĝi nature vivas en Afriko sude de la dezerto Saharo kaj norde de la ekvatoro. Tamen ĝi estis enkondukita ankaŭ al la insuloj Porto-Riko, Martiniko kaj Gvadelupo de Centra Ameriko. Ĝi estis antaŭe rigardita kiel subspecio de la Suda Ruĝa Episkopobirdo (Euplectes orix) de la suda duono de Afriko. La du nun estas kutime klasifikitaj kiel apartaj specioj.

La birda specio oftas en ebenaĵoj, aparte en alta herbejo kaj ofte proksime de akvo. En altan herbon ĝi enkonstruas sferan teksitan neston. 2 ĝis 4 ovoj estas metataj po nesto.

La Norda Ruĝa Episkopo estas kompakta birdo, alta 13 ĝis 15 centimetrojn. La reproduktanta masklo estas skarlata, do brile helruĝa, krom sia nigra kapo kaj brusto, kaj brunaj flugiloj kaj vosto. La konusa beko estas dika kaj nigra. En la reprodukta sezono, li por allogi inon aŭdigas kantantajn altajn pepkriojn en flugoj super alta herbo, pufigante siajn plumojn aŭ bremsante ŝveban ekranoflugon.

La ne-reproduktanta masklo estas palflava strieca supre kaj blankeca malsupre. Ĝi havas ledkoloran superokulon. Inoj estas similaj, sed pli malgrandaj. Junaj birdoj havas pli larĝajn palajn franĝojn sur iliaj flugplumoj.

La Norda Ruĝa Episkopo estas socia specio kiu manĝas semojn, grenojn kaj kelkajn insektojn, daŭre farante mallaŭtan ĉirpan alvokon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]