Eure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri departemento. Por la samnoma rivero, vidu Eure (rivero).
Eure
Insigno de Eure
Situo de Eure
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Supra Normandio
Numero 27
Prefektejo Évreux
Subprefektejoj Les Andelys
Bernay
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Jean-Louis Destans
Statistikaĵoj
Loĝantaro 590 927 (2012)
Loĝdenso 97,8 loĝ./km2
Areo 6 039,9 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 13
Interkomunumoj 35
Komunumoj 675
v  d  r
Information icon.svg

Eure [œʁ] estas unu el la du departementoj de la franca regiono Supra Normandio, en la nordokcidento de la lando. Ĝia areo estas 6 039,9 km2 kaj ĝi havis 590 927 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Ĝi ricevis sian nomon de la rivero Eure, alfluanto de Sejno. Ĝia ĉefurbo (prefektejo) estas Évreux. La departemento enhavas 675 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eure apartenas al la regiono Supra Normandio. Ĝi limas kun la departementoj Calvados okcidente, Seine-Maritime norde, Oise nordoriente, Val-d'Oise kaj Yvelines oriente, Eure-et-Loir sude, kaj Orne sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, la 4-an de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]