Euronat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 45° 24′ 58″ N 1° 08′ 28″ U / 45.416 °N, 1.14102 °U / 45.416; -1.14102 (mapo)

Tipa feriodometo en Euronat

Euronat estas nudisma feriejo proksime de la pli malnova kaj pli tradicia naturisma feriejo CHM Montalivet, en Grayan-et-l'Hôpital, borde de la Atlantika Oceano en la sudokcidento de Francio.

Post la sukceso de CHM Montalivet evidentiĝis, ke estis bezono por pli da kapacito gastigi nudismajn feriantojn en la regiono. Euronat estis fondita de Hubert Lacroix (1931-1995) en pinarbaro kilometron for de la strando. La feriejo estis ligita al la strando per promenejo tra protektita dunoj, kaj ankaŭ per ŝoseo al apudstranda parkejo. La tuta areo dekomence estis kaj restas nur nudisma, kaj estas frekventata precipe de familioj el Francio, Germanio, Belgio, Nederlando kaj Britio. Euronat malfermiĝis en 1968. Ĝi kovras areon de 335 hektaroj - sekve temas pri la laŭ areo plej granda nudisma feria centro en Eŭropo. Eblas konstante loĝi tie[1].

La plejparto de la areo estas kovrata per lignaj feriodometoj, starigitaj en tia distanco inter la pinoj ke ĉie konserviĝis la karaktero de la origina pinarbaro. Tamen 81 hektaroj estas rezervitaj por ruldomoj, kaj 30 hektaroj por tendumado. Parto de la centro estas hejtigita endoma naĝejo, nova subĉiela naĝejo, subĉiela akvoslidejo, granda konferenca salono, kaj konata centro de marterapio. La centro inkludas klasojn kaj ejojn pri sporta trejniĝo. Estas servoj kiel masaĝo, kotobanoj, traktadoj per algoj kaj la aliaj kosmetikaj traktadoj.

Lokigita apud la tendara sekcio estas subĉielaj ejoj por korbopilkado kaj teniso.

Estas 25 butikoj en la komerca centro, interalie bakejo, vinbutiko, nutraĵvendejo, fiŝmerkatejo, kaj butiko pri ĝeneralaj komercaĵoj. Aldoniĝas pluraj restoracioj, interalie picejo, fiŝrestoracio, franca restoracio, glaciaĵejo kaj pluraj trinkejoj. Kadre de la kulturaj ofertoj de la centro, historie elstarigindas ke Euronat havis fortan ligon kun François Malkovsky (1889-1982), proponanto de “libera danco[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Histoire de Montalivet et des Naturistes du Médoc ("Historio de Montalivet kaj de la nudistoj de Medoko"), Marc-Alain Deschamps, eldonejo Editions Publimag, 2005, ISBN 2-9524240-0-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]