Eŭropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Europol)
Eŭropolo
emblemo
decentralised agency of the European Union
Komenco 1-a de oktobro 1998 vd
Antaŭe TREVI vd
Geografia situo 52° 5′ 33″ N, 4° 16′ 52″ O (mapo)52.0925124.281111Koordinatoj: 52° 5′ 33″ N, 4° 16′ 52″ O (mapo)
Sidejo Hago
Eŭropolo (Hago)
Eŭropolo (Hago)
DEC
Eŭropolo
Eŭropolo
Map
Eŭropolo
Membro de Common extremism and terrorism defense center vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la membroŝtatoj de Eŭropolo estas blue markitaj
la centra sidejo en Hago (Nederlando)

EŭropoloEŭropa Polica Oficejo (en aliaj lingvoj latinlitere Europol, cirile Европолgreke Ευρωπόλ) estas eŭropa polica institucio kun centra sidejo en Hago (Nederlando). Ĝi kunordigu la laboron de la naciaj policaj institucioj en Eŭropo, ĉefe en la Eŭropa Unio, aparte rilate al la translima organizita krimeco kaj plifaciligi la interŝanĝon de informoj inter la naciaj policaj institucioj de la Eŭropolo-membroŝtatoj. La fundamenta ideo de Eŭropolo estas la kunigo de la multaj du- kaj plur-ŝtataj interkonsentoj (kiel ekzemple TREVI, france Terrorisme, Radicalisme, Extremisme et Violence Internationale, la interkonsento de SchengenEDU, angle European Drug Unit. Laboraj temaroj estas interalie la lukto kontraŭ terorismo, kontraŭ la komerco pri drogoj, de priinfana pornografio kaj de la tiel nomata "monlavado", do la forviŝo de devenospuroj pri krime akirita mono.

La kreo de eŭrop-unia polica oficejo jam dum la jaro 1992 estis interkonsentita en la traktato pri la Eŭropa Unio de Mastriĥto. Sed nur dum 1999 Eŭropolo estis plene funkciopova. Unua direktoro estis la germania juristo Jürgen Storbeck. Ekde aprilo 2005 la direktoro estas la eksa germania krimpolica funkciulo Max-Peter Ratzel.

Eŭropolo estas sendependa instanco de la Eŭropa Unio, kiu apartenas al la EU-branĉo "punleĝara polica kaj jura kunlaboro" (PJK). La laborlingvoj de Eŭropolo estas la oficialaj laborlingvoj de la Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]