Europos parkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Europos parkas
parko de skulptaĵoj • arta muzeo [+]

LandoLitovio
RegionoVilno
SituoPurnuškės
- koordinatoj54° 49′ 51″ N, 25° 21′ 5″ O (mapo)54.8308333325.35138889Koordinatoj: 54° 49′ 51″ N, 25° 21′ 5″ O (mapo)

Europos parkas (Litovio)
Europos parkas (Litovio)
DEC
Europos parkas
Europos parkas
Map
Europos parkas

Vikimedia Komunejo:  Europos Parkas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Europos Parkas ("Eŭropa Parko" aŭ "Parko de Eŭropo") estas subĉiela muzeo de 50 hektaroj, kiu situas 17 kilometrojn norde de Vilno, la ĉefurbo de Litovio, apud la vilaĝo Purnuškės. La muzeo per prezento de litova kaj internacia modernaj artaĵoj donas artan signifon al la geografia centro de Eŭropo, kiun sciencistoj de la Institut Géographique National, la nacia geografia instituto de Francio, laŭ siaj kalkuloj dum la jaro 1989 poziciigis ĉi-tie (pli detalan klarigon pri la kalkulo vidu en la teksto Purnuškės).

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Magdalena Abakanowicz: "spaco de nekonata kresko"

La muzeo ekspoziciigas pli ol 90 artaxjojn el 27 ŝtatoj, inkluzive de Armenio, Belorusio, Britio, Egiptio, Francio, Finnlando, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Japanio, Kanado, Kroatio, Kipro, Litovio, Meksiko, Moldavio, Nederlando, Peruo, Pollando, Rusio, Usono kaj Venezuelo.

Interalie, la kolekto inhavas grandformatajn verkojn de la modernaj artistoj Magdalena Abakanowicz, Sol LeWitt, Ales Vesely kaj Dennis Oppenheim.[1]

Tri el la artaĵoj kiuj plej ofte menciiĝas fare de la vizitantoj estas:

  • "informa arbo LNK", fare de Gintaras Karosas, kiu inkluziviĝis en la Guinness-libro de mondaj rekodroj kiel la plej alta monda artaĵo: la skulptaĵo, kiu enhavas 3000 televidilojn, estas 700 metrojn alta labirinto en la formo de arbo, kun statuo de Lenino en sia centro. La momento atentigas pri la povo de televido dissemi propagandon, kaj pri la forto de la vero tamen rekreski.
  • "Monumento de la centro de Eŭropo", ankaŭ fare de Gintaras Karosas, serio de platoj el granito, sur kiuj estas ĉizitaj la nomoj de la ĉefaj urboj de Eŭropo kaj ilia distanco de la parko.
  • "Subteraj voĉoj", fare de Patricia Goodrich, komunikila preezantaĵo kiu inkluzivas florantaj plantojn sur vasta areo kaj laŭparolilojn kun la voĝoj de 44 artistoj el 15 landoj, kiuj parolas pri siaj artistaj vojaĝoj, kreaj procezoj, kaj vivovojoj, en la angla kaj siaj gepatraj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gintaras Karosas: "la loko"

La Eŭropa parko estis fonditita de Gintaras Karosas, kiam li estis 19-jaraĝa studento pri arto. Dum 1987, li trovis lokon proksime de Vilno, kiu ŝajnis tre taŭga kiel hejmo por lia vizio, kaj li komencis aranĝi la lokon.

Dum 1991, Karosas poziciigis la unuan skulptaĵon tie. La kontribuo de kreaĵo fare de la usona konceptisma artisto Dennis Oppenheim dum 1996 vekis internacian interesiĝon pri la projekto. Gintaras Karosas daŭrigas envolviĝi pri novaj kontribuoj: la lokigo de ĉiu artaĵo konsideras laŭeblan harmonion kun la lokaj akvoprovizoj, la ĉirkaŭaj arboj, arbustoj kaj floroj, kaj la ĉiutaga interludo de lumo kaj ombro.

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1993, la parko gastigas ĉiujarajn internaciajn simpoziojn pri skulptado. Krome ĝi gastigas internaciajn artistajn renkontiĝojn dufoje jare. Okazas koncertoj kaj festivaloj, kaj konferencejo konstruiĝis en la parko.

References[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

54° 54' norde, 25° 19' oriente Mapo