Euroscola-en-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Euroscola kunsido de la 30-a de marto 2017 en Strasburgo
Euroscola kunsido de la 30-a de marto 2017 en Strasburgo

Euroscola estas aranĝo de la Eŭropa Palamento, por instigi interesiĝon pri la funkciado de la Eŭropa Parlamento kiel baza elemento de domokratio ĉe gimnaziaj gelernantoj el EU-landoj kaj el kandidataj landoj kaj stimuli ilin praktiki pli intense fremdajn lingvojn.

Euroscola kreita en 1990 kun la celo doni al gejunuloj (ofte tutaj klasoj) la ŝancon partopreni debaton kun aliaj gejunuloj el la Eŭropa Unio, pri temoj de internacia kaj eŭropa aktualecoj[1]. Lernantoj en la aĝo de 16 ĝis 18 jaroj tra la tuta Eŭropa Unio povas enskribiĝi en la programon Euroscola, kiu metas ilin ĉe la koro de la decida procezo de la Unio, ĉar tie ili povas surmeti la ĉapelojn de eŭropaj parlamentanoj kaj paroli en la hemiciklo: dinamika kaj plurlingva sperto unika en sia speco[2].

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de la projekto estas simuli la ĉiutagan vivon de eŭropaj parlamentanoj pere de eŭropa sesio, en kiu mezlernejaj studentoj el ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio debatas inter si por peri sperton pri eŭropa integriĝo inter la partoprenantoj. Inter la nunaj eŭropaj temoj jam diskutitaj inter partoprenintaj gejunuloj estis ekzemple la eŭropaj balotoj, la eŭro, la eŭropaj valoroj, la Traktato de Romo, samkiel la estonteco de la eŭropa kontinento[3].

Selekta procezo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la eŭropa fazo en ĉiu membroŝtato, lernejoj partoprenas per nacia konkurso organizita de la reprezentejo de la Eŭropa Parlamento en tiu ŝtato[1]. La lernejoj, kaj iliaj respektivaj kandidatoj, kiuj gajnas ĉi tiun nacian selektadon, estos tiuj, kiuj ricevos senpagan vojaĝon de kelkaj tagoj al Strasburgo por partopreni simulitan eŭropan sesion[4] kie ili fariĝas parlamentanoj por unu tago. Ili povas tiel akiri praktikan sperton pri eŭropa integriĝo, debato kaj decidofarado en Eŭropo[5].

Eŭropa renkontiĝo[redakti | redakti fonton]

La gajnintaj klasoj en siaj respektivaj landoj rajtas partopreni en la eŭropa renkontiĝo de Eurocola kie kunvens ĉiujare ĉirkaŭ 10 000 gelernantoj kiuj diskutas en ĉirkaŭ 20 plenkunsidoj en Strasburgo[1]. En ĉiu el ĉi tiuj plenkunsidoj estas akompanantaro de ĉiu partoprenanta membroŝtato, kiu konsistas el ĉirkaŭ 500 gelernantoj en tutplena kunsidejo. Kiel pri la laboro farita de eŭropaj parlamentanoj, dum sia restado en la Eŭropa Parlamento, junuloj partoprenas komisionojn, faras proponojn kaj voĉdonas[6].

Euroscola en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Euroscola-en-Esperanto estas projekto por partopreno de internacia Esperanto-delegacio al Euroscola-tagoj. Tiun delegacion konsistigas tuteŭropaj lernejanoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunan lingvon inter si. Iniciatite en 2000, Euroscola-en-Esperanto okazis por la unua fojo la 8-an de majo 2001 en la Strasburga Parlamentejo: la akcepto de Esperanto fare de eŭropa institucio tiam estis premiero. Reokazis la partopreno en la 19-a de marto kaj la 17-a de aprilo 2002.

Ĉiujare, la Eŭropa Parlamento organizas plurajn Euroscola-tagojn (po 8-10 tagoj en jaro). Ili konsistas el renkonto de ĉ. 600 gimnazianoj devenantaj de ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj ofte ankaŭ de kelkaj kandidatoŝtatoj. Tiuj ĉi renkontoj ebligas al tiuj junaj eŭropaj civitanoj travivi, en unu tago kaj en pluraj lingvoj, sesion de la Eŭropa Parlamento[7].

En 2001 konsistigis la Esperanto-delegacion 175 junuloj el 7 landoj : Italio, Francio, Svedio, Hungario, Kroatio, Litovio kaj Rumanio.

En 2002, 8 landoj estis reprezentataj en la delegacio : Belgio, Finnlando, Francio, Italio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovenio.

En 2003 ne okazis Euroscola rilata al Esperanto sed en aprilo 2004 partoprenis grupoj el Britio, Finnlando kaj Pollando en Euroscola. Lige al la Euroscolatago ili preparis sin dum seminario nomita Eŭropa Amikeco. En ĝi partoprenis Esperanto-parolantaj junuloj ankaŭ de Rusio, Slovenio, Ukrainio kaj aliaj landoj.

En 2005 denove okazis Euroscola kie partoprenis junuloj kiuj preparis sin kaj lernis Esperanton dum EA-seminario. Venis grupetoj de Finnlando kaj Slovenio kaj unuopuloj de Ĉeĥio kaj Francio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Euroscola at a glance. What is Euroscola, EP
  2. (plurlingve) Viziti la Eŭropan Parlamenton - Euroscola, EP
  3. (fr) Filmetoj pri la konkurso Euroscola (2020), EP, Bureau de Liaison en France
  4. (fr) C. L, "Ermont : ces lycéens ont enfilé le costume de député européen". leparisien.fr , la 17-an de oktobro 2016.
  5. (fr) Concours Euroscola, EP, Bureau de Liaison en France.
  6. (plurlingve) Euroscola, retejo de la Eŭropa Parlamento
  7. (plurlingve) Euroscola, p. 4/14, (PDF), Bulteno de Sar-Lor-Luks-Unio, n-ro 1, junio 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]